Hepatotokseco estas damaĝo farita al la hepato pere de kemiaj kombinaĵoj. Drogo-farita hepato-damaĝo povas esti kaŭzo de akuta kaj kronika malsano de hepato.

La hepato ludas gravan rolon en la transformado kaj klarigado de kemiaĵoj kaj pro tio ĝi estas vundebla fare de la tokseco el tiuj agentoj. Kelkaj medicinaj agentoj, se englutitaj en troaj dozoj kaj foje eĉ ene de terapiaj traktadoj, povas vundi la organon. Ankaŭ aliaj kemiaĵoj, kiel tiuj uzataj en laboratorioj kaj industrio, naturaj kemiaĵoj (ekz., mikrocistinoj) kaj herbaj kuraciloj povas okazigi hepatotoksecon. Kemiaĵoj kiuj povas okazigi damaĝon al hepato estas nomataj hepatotoksinoj aŭ hepatotoksoj.

La materioj, kiuj damaĝigas la hepatan histon, estas markataj kiel hepatotoksoj. Ĉe homoj unu el la plej signifaj kemiaj materioj, kiuj damaĝigas la hepaton, estas etanolo - dum kronika ebrieco ĝi kondukas al cirozo de la hepato kaj ankaŭ ĝi plialtigas negativan agadon de ceteraj faktoroj. Inter hepatotoksaj materialoj estas klorigitaj hidrokarbonoj tetrakloretano, tetraklormetano kaj triklormetano, ftalatoj, kelkaj medikamentoj, kiel ekzemple paracetamolo, mikotoksinoj (aflatoksino, sterigmatocistino kaj T-2 toksino inkluzive de toksinoj de pli altaj fungoj (falotoksino de verda amanito (lat. Amanita phalloides), toksinoj de cianobakterioj (mikrocistinoj), pli altaj dozoj de kumarinoj, pirolizidinaj alkaloidoj, troa kvanto de vitamino A kaj pliaj aliaj materialoj. Kelkaj el ili estas plie hepatokarcinogenaj (ekz. aflatoksinoj), tio signifas ili kaŭzas malignan transformon de la hepataj ĉeloj.

Vidu ankaŭ redakti