Hérault

franca departemento
(Alidirektita el Herault)

Hérault [eʁo] (aŭ okcitane Erau [eraŭ]) estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. Ĝia surfaco estas 6 224 km2, kaj ĝi havis 1 092 331 loĝantojn en 2013[1]. Ĝi havas 87 km da marbordo ĉe Mediteraneo kaj plurajn lagunojn laŭlonge de la marbordo. La geografia aspekto de Hérault konsistas el du tipoj da pejzaĝoj: la ebenaĵo de Langvedoko apud la maro, kaj la montaro Cévennes, la suda parto de la Centra Masivo, en la norda kaj okcidenta parto de la departemento. Ĉe la montaro troviĝas ankaŭ altebenaĵoj aridaj. Sian nomon la departemento havas de samnoma rivero.

Hérault
Insigno de Hérault
Situo de Hérault
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 34
Prefektejo Montpellier/Montpelhièr
Subprefektejoj Béziers/Besièrs
Lodève/Lodeva
Prezidanto de la
departementa konsilio
Kléber Mesquida
Prefekto Pierre Pouëssel
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 201 883 (2021)
Areo 6 224 km²
Loĝdenso 193 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 25
Komunumaroj 32
Komunumoj 343
vdr

La ĉefurbo estas Montpellier, kiu estas ankaŭ ĉefurbo de la tuta regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi estas samtempe malnova urbo riĉa je monumentoj, kaj moderna kaj dinamisma urbo (universitatoj, esplorlaboratorioj…). Alia granda urbo estas Béziers. La departemento enhavas 343 komunumojn.

En la larĝa ebenaĵo koncentriĝas la agrikulturo (vinoj, fruktoj), kaj kompreneble fiŝkaptado en la maro. Sète estas ankaŭ granda komerca haveno.

La marbordo allogas milionoj da turistoj danke al siaj longaj kaj fajnsablaj plaĝoj kaj plezurhavenoj (La Grande Motte, Palavas-les-Flots, Agde). En la interna parto de Hérault tamen ne mankas la allogaĵoj: natura parko de Alta Langvedoko, multnombraj mezepokaj vilaĝoj, monaĥejoj, kasteloj, grotoj, ban-urboj, grandiozaj naturaj pejzaĝoj de la montaro Cévennes.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

 
urbocentre de Montpeliero
 
la kanjono de Hérault


Notoj kaj fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti