Herbejoherbokampo estas areo uzata en agrokulturo por rikolti la tie kreskantajn herbojn (precipe poacojn) kaj aliajn herbojn, manĝeblajn por brutoj. La rikoltado okazas, depende de la klimato kaj aliaj cirkonstancoj unu ĝis plurfoje jare per falĉado. Sur falĉejo oni falĉas 3- ĝis 5-foje jare la kreskantan herbaĵon, kolektas kaj ree deponas ĝin por sekigi ĝin . La tiel sekigitan herbaron, la (fojnon), oni kolektas por la vintraj monatoj.

humidherbejoj apud Wismar en Germanujo
„herbejo en Taunus“ de Paul Klimsch (1868–1917)

La herbejo kiel falĉejo estas kelkfoje intensive kultivata: akvumita, sterkita kaj traaerumita per erpilo. Tio malkompaktigas la teron, plibonigas ĝian konsiston kaj tiel (kun la sterko) helpas la fortan kreskon de la herboj. Oni ofte ekstermas trudherbojn, aŭ per semado plimultigas la utilajn, valorajn herbojn.

La herbaro de paŝtejo ne estas falĉata, sed estas vorata fare de brutoj, kiuj dume sterkas la paŝtejon.

Herbejaj tipoj redakti

 
rigardo al montara herbejo

Herbeja bestoj redakti

Sur herbejo vivas multaj specioj de bestoj, ekzemple talpoj, kunikloj, sed ankaŭ multaj specioj de birdoj.


Vidu ankaŭ redakti