Herbert F. Höveler

germana esperantisto

Herbert F. HÖVELER (pseŭdonimo: E. Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H. F. H., naskiĝis la 3-an de februaro 1859 en Papenburg (Reĝlando Hanovro, Germanio), mortis la 1-an de septembro 1918) estis germana industria ĥemiisto kaj metalurgo, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.

Herbert F. Höveler
Persona informo
Aliaj nomoj Ĉefeĉ
Naskiĝo 3-an de februaro 1859 (1859-02-03)
en Papenburg,  Reĝlando Hanovro
Morto 1-an de septembro 1918 (1918-09-01) (59-jaraĝa)
Mortokialo pulma gangreno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantisto • metalurgo • kemiisto
vdr

Höveler esperantistiĝis en 1904. Li elpensis la propagandajn "ŝlosilojn", miniaturformatajn informilojn pri Esperanto kun konciza gramatiko kaj vortaretoj. La unua (en angla lingvo) aperis en 1905, verkita kunlabore kun Edward Alfred Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ diverslingvaj "Tutoj" (ŝlosilo en pli granda formo): preskaŭ ĉio je propra elspezo. Höveler fondis je propra financa respondeco Internacian Propagandejon Esperantistan por daŭrigi tiun laboron. Li iniciatis la sistemon de transpagiloj por internaciaj monpagoj kaj la Ĉekbankon Esperantistan. Li fondis grupojn en Londono, Funchal (Madejro), Sicilio (Italio) kaj en Palestino. Höveler malavare subtenis la movadon tutmonde. Li estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Verkoj kaj eldonaĵoj redakti

  • Kio povas okazi, se oni donacas surprize.
  • Tutmonda Anekdotaro, kaj aliajn tradukaĵojn el la germana literaturo.
  • La Elparolado de Esperanto k.a.

Inter la jaroj 1906 kaj 1913 Hoveler eldonis kelkajn lingvistikajn studojn:

  • "Pri la elparolado de la vokaloj” (1907),
  • "La signifo kaj la uzo de prepozicioj" (1910),
  • "Pluaj argumentoj" (1911)
  • "La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto” (1911 - 1913), en 3 volumoj.

Li aktive kunlaboris en la revuoj Tra La Mondo kaj Esperanta Evoluo kaj dum tri jaroj eldonis la bultenon La Propagandisto (1910 - 1912). [1]

Recenzoj redakti

Pri La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto.

 
 Dum la lasta tempo niaj plej kleraj samideanoj detale pristudis la plagiaton Idon kaj provis ĝian malsuperecon rilate al Esperanto. Tion faris Kolowrat en la broŝuro : Faut-il reformer l'Esperanto? kaj Antido en la Construction logique des mots en Esperanto. Laŭ tiu senco ankaŭ laboris Frato Izidoro, verkante la artikolon Io por gramatiko, aperintan en la du lastaj numeroj de BE.

Jen nun Ĉefeĉ, la konata « ŝlosilisto », kiu siavice eniras « la koron de la demando ». Li konstatas,ke ĉion,kion Ido posedas kiel meriton, ĝi ne ŝuldas al la plibonigo (?), sed al tio, kio restas ankoraŭ en ĝi de la genia kreajo de Zamenhof; persone li konsideras Esperanton ne nur kiel praktike taŭga,sed ankaŭ teorie perfekta. Por li, nek fideleco, nek unueco estas motivo por daŭrigi « la fosadon de la sulko ». Cetere li opinias, ke se plibonigoj estas eblaj, certe ilia kampo ne estas trovata tie, kie ĝin serĉas la aŭtoroj de Ido. La metodo uzata de Ĉefeĉ estas la jena. Li intersekve analizas la plenan strukturon de Esperanto : ĝiajn elementojn, ĝian vortfaradon, gramatikon kaj sintakson kaj li racie pravigas la tutan Zamenhofan sistemon. En notoj, presitaj malsupre de la paĝoj, li faras komparon kun la rilatantaj Idaĵoj, kies evidentan mankon de logikeco li pruvas.

La libro de Ĉefeĉ bezonas esti tralegata, retralegata kaj mature pripensata. Pro manko de loko, kaj precipe pro manko de tempo mi tre bedaŭras, ke ne estas eble al mi plidetale konigi la viglan pledadon, pri kiu mi nur sukcesis doni nesufiĉan ideon. La esperantistoj trovos en la libro de Ĉefeĉ nerefuteblajn argumentojn por silentigi tiujn, kiuj volas krei ion, kio ekzistas, aŭ plibonigi ion, kio estas bona. 
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)

Pri Pluaj argumentoj.

 
 Pluaj argumentoj por pruvi ke la teorio : « La radikoj en Esperanto havas gramatikan karakteron » kontraŭstaras la intencojn de la Fundamento. — Tre interesa broŝureto enhavanta en dek paĝoj bone pripensitajn argumentojn por pruvi la tezon de la verkisto. 
— Belga Esperantisto n040 (feb 1912)

Referencoj redakti

  1. 1997: LeV [ps.]. «Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj» Arkivigite je 2020-09-22 per la retarkivo Wayback Machine. En: Monato, 18-a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18.

Literaturo redakti

  • 1997: LeV. Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj. En: Monato 18a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18
  • 1917: Nekrologiaj [tiel] notoj. En: Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7/8 (73-74), p. 135

Eksteraj ligiloj redakti