Herbert Hammer

svisa esperantisto

Herbert HAMMER (naskiĝis 1902 - mortis la 27-an de februaro 1976 en Zuriko, Svislando) estis dumviva membro de UEA. Li lernis la Internacian Lingvon en la jaroj de la Unua mondmilito kaj aktivis ĉefe en la loka Esperanto-Societo Zuriko, kies multjara estrarano kaj honora membro li estis. Pluraj liaj tradukoj aperis en Svisa antologio.

Herbert Hammer

Tradukoj en Svisa Antologio (1939) redakti

  • Kanto pri batalo ĉe Sempach 1386
  • Averta kanto al la federacianaro
  • Popolaj kantoj
  • G. J. Khun:Paŝtista alpiro
  • J. A. Henne: Alpista vesperkanto
  • C. H. Wiedmer: Vi nenie ĝui povas
  • Johan Martin Usteri: Ĝuu la vivon
  • Eduard Bezzola: La sledado