Herbert Moore Scott

(Alidirektita el Herbert Moore SCOTT)

Herbert Moore SCOTT (skot) (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1884 en Moundsville, Okcidenta Virginio; mortis samloke akcidente la 20-a de januaro 1935[1]) estis usona advokato (ĝis 1926 muzikinstruisto) kaj membro de la Lingva Komitato.

Herbert Moore Scott
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1884 (1884-08-19)
Morto 20-an de januaro 1935 (1935-01-20) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Scott estis Esperantisto ekde 1906, konsilanto ĉe la fondiĝo de EANA en 1908 kaj diversajn fojojn ekzamenestro. Li kunlaboris al La Revuo (de 1908 ĝis 1914) kaj al The Esperanto Monthly. Li estis kunlaborinto aŭ kunredaktinto de Amerika Esperantisto post 1907. En 1928 li eldonis Filatelan Terminaron (Esperanto, angla, franca, germana). En la 1930-aj jaroj li verkadis Praktikan Konkordancon de Klasika Esperanto ampleksanta ĉiujn verkojn de Zamenhof kaj Kabe kaj ĉirkaŭ 60 aliajn ĉefverkojn.

Li mortis akcidente dronante hejme en sia bankuvo.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti