Herbert Knott "Herb" SORRELL (18a de aprilo, 1897 – majo 1973) estis organizanto kaj estro de sindikato de Holivudo.[1] Li estis estro de Conference of Studio Unions (CSU) fine de la 1940-aj jaroj, kaj estis la administranto de la sindikato Motion Picture Painters, Local 644 ĝis la 1950-aj jaroj.[2]

Herbert Sorrell
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1897 (1897-04-18)
en Deepwater
Morto 1-an de majo 1973 (1973-05-01) (76-jaraĝa)
en Burbank
Loĝloko Los-Anĝeleso
Okupo
Okupo sindikatisto
vdr

En 1941, Herbert Sorrell, la ĉefa sindikata estro de la laboristoj de Walt Disney, klopodis trakti la agnoskiĝon de la S.C.G. sen sukceso. Desegnistoj, kiuj havis gravan postenon en la entrepreno, ekzemple Art Babbitt kaj Will Tytla, aliĝis al siaj kunlaborantoj. Disney konsideris tion kiel personan perfidon kontraŭ si; do, li maldungis Babbitt kaj dekses laboristojn pliajn. Je la 28-a de majo, laboristoj grandnombre strikis. Tiun matenon, post alveni laborejen, Disney trafis multajn strikgrupojn, kiuj baris la aliron al la studioj.

Estis en majo 1941 kiam Sorrell alvokis al striko kontraŭ la Disneja kinstudio.[3] Tiu striko estis subtenita de la ĵus formita sindikato Screen Cartoonist's Guild, kaj la kunlaboro rezultis en la organizado de la Conference of Studio Unions (CSU), kiun Sorrell estris.[4]

Notoj redakti

  1. Klingaman, William K. (1996) "Sorrell, Herbert K." Encyclopedia of the McCarthy Era: Facts on File, New York, NY; ISBN 0-8160-3097-9
  2. "Screen Actors Guild biography". Arkivita el la originalo la 27an de septembro, 2007. Alirita la 13an de junio 2019. accessed October 20, 2008
  3. Denning, Michael (1997) Cultural Front: The Laboring of American Culture in the Twentieth Century Verso, London, ISBN 1-85984-170-8 ;
  4. Horne, Gerald (2001) Class Struggle In Hollywood, 1930-1950: Moguls, Mobsters, Stars, Reds, & Trade Unionists University of Texas Press, Austin, TX; 0-292-73137-X

Bibliografioj redakti

  • Pintar, Laurie C. (1996) "Herbert K. Sorrell as the grade-B hero: militancy and masculinity in the studios" Labor History 37(Summer): pp. 392–416
  • "Painters Strengthen Labor Ties" in December 1941 Screen Actor Magazine.