La Heredokontrakto (latine pactum successorium) estas apud la testamento laŭ la jursistemo de Germanujo la dua ebleco, reguligi per postmorte efika dekreto la restadon de la propra aŭ komunuma posedaĵo kaj deflankiĝi de la laŭleĝa heredsekvo. La esenca diferenco al la testamento konsistas en tio, ke la herediganto sin ligas je la heredkontrakto al sia kontraktokunulo. Temas je tio ja ne pri devigo de herediganto laŭ ŝuldojura senco. Sed dum kiam la heredigito en testamento ne havas juran eblecon, malebligi revokon de la testamento, je la heredkontrakto li akiras certigitan pozicion laŭ formo de atendado. Heredkontrakto estas ligebla kun aliaj, ne heredjuraj kontraktoj (ekzemple transproprigoj de terpecoj), aŭ – praktike tre ofte – per geedzeca kontrakto. Pro tio ankaŭ ekzistas la geedzeca kaj hereda kontrakto.

Fonto redakti

de:Erbvertrag

Literaturo redakti

Gunter Wesener: Zur Lehre vom Erbvertrag im deutschen usus modernus pandectarum und im Naturrecht, en: Wege europäischer Rechtsgeschichte. Karl Kroeschell zum 60. Geburtstag (Frankfurt/Main-Bern 1987) pj 507-622.