La Herera saksikolo (Namibornis herero) estas specio de birdo de la genro de Namibornis en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas monotipa ene de sia genro Namibornis. Ĝi troviĝas en Angolo kaj Namibio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Herera saksikolo
Herera saksikolo
Herera saksikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Namibornis
Specio: N. herero'
Namibornis herero
(Meyer, 1931)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri birdo rekonebla pro sia specifa kapobildo nome bruna krono, tre markata blanka superokula strio kaj el la beko tre malhelbruna traokula strio kiu larĝiĝas al la orelzono; sube kaj paralele la vangoj estas denove blankecaj. Ĝenerale estas bruneca birdo kun helbrunaj supraj partoj, pli malhele en flugilplumoj kaj kun ruĝecaj nuancoj en pugo kaj vosto kun centra bruna parto. La subaj partoj estas blankecaj sed kun la tuta brusto el la gorĝo kaj flankoj tre striitaj vertikale je bruno. La beko kaj kruroj estas el malhelgrizaj al nigrecaj,

Tiu specio loĝas precize el sudokcidenta Angolo suden al centrokcidenta Namibio (Harrison et al. 1997). Populacio de ĉirkaŭ 2,000 birdoj loĝas en la Parko Namib-Naukluft de Namibio, kaj estas ankaŭ populacio en la Nacia Parko Iona de Angolo (Harrison et al. 1997). Tiu specio loĝas en rokaj montetoj, montoj kaj simile kie ĝi asocias ĉefe kun la arbustoj de Commiphora-Acacia kaj vivas el 700 al 1,100 m, ĉefe ĉe sudenaj deklivoj (Harrison et al. 1997b).

Referencoj redakti