Herisau

komunumo de Svislando
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Herisau (stacidomo), Herisau Wilen (stacidomo) kaj Schachen (Herisau) (stacidomo).

Herisau estas la ĉefkomunumo de la svisa Kantono Apencelo Ekstera. En 2003 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Herisau (ankaŭ Herisaŭo)
Blazono de Herisau
Herisau
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Herisau apartens al la
distrikto Hinterland.
Koordinatoj  47° 22′ 0″ N 9° 16′ 0″ O / 47.36667 °N, 9.26667 °O / 47.36667; 9.26667 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 0″ N 9° 16′ 0″ O / 47.36667 °N, 9.26667 °O / 47.36667; 9.26667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15282
Areo 25,17 km²
Alteco 771 m super marnivelo
Poŝtkodo 9100
Komunumkodo 3001
Mapo de Herisau
vdr

Urbo kiu ne volas esti urbo redakti

Herisau superis kun 15282 loĝantoj la 31-an de decembro 2007 konsiderinde la leĝan grandecon de urbo. Tio kaŭzis por la apencelanoj specon de konflikto, ĉar urbo en la kampara kantono Apencelo estis ĝis nun laŭ la apencela tradicio io simple ne imagebla.

Sidejo de kantonaj aŭtoritatoj redakti

Herisaŭ estis ĝis 1997 kune kun Trogen kaj Hundwil unu el la tri kunsidejoj de la tiel nomita apencelekstera landkomunumo (Landsgemeinde), kie la popolo de la kantono kunvenis por preni la politikajn decidojn kaj elekti la registaron kaj aliajn aŭtoritatojn. La landkomunumo de Apencelo Ekstera 1997 estis malkreita.

Ekonomio kaj trafiko redakti

Tra Herisaŭ pasas la linio de la Sud-Orient-Svisa Fervojo de Sankt-Galo al Lucerno. Dank al la akvoenergio Herisaŭ jam en la 18-a jarcento industriiĝis kaj allogis multajn gravajn entreprenojn. Memkompreneble ankaŭ la turismo ludas gravan rolon en Herisaŭ. Antaŭe la landkomunumo altiris ĉiun trian jaron grandan amason da eksterlandaj gastoj, kiuj ŝatas rigardi tiun spektaklon, kiam apencelanoj kun glavo kaj tradiciaj vestaĵoj celebras la solenan eventon, kie tamen kelkfoje povas okazi ankaŭ viglaj diskutoj kaj politikaj surprizoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Herisaŭ datiĝas de la jaro 837. La loko apartenis ĝis 1433 al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la apencelaj militoj ĝi tiam atingis la liberecon. Dum la reformacio Herisaŭ akceptis la protestantan kredon, tum la komunumo Apencelo restis katolika. En la kadro de la landdivido la protestantaj komunumoj de Apencelo falis al Apencelo Ekstera dum la katolikaj partoj formis ek de tiam Apencelon Internan. La ĉefkomunumo de la nova Kantono Apencelo Interna estis unue Trogen kaj nur poste Herisaŭ transprenis tiun-ĉi rolon. En 1648 la komunumo Schwellbrunn kaj 1719 ankaŭ Waldstatt apartiĝis de Herisaŭ.

Esperanto-movado redakti

La Revuo Esperanto raportas pri la fondo de Esperanto-Grupo Herisaŭ en la jaro 1923. La ĉefaj aktivuloj de tiu-grupo, kiu ekzistis dum pli ol 40 jaroj estis Eduard Graf kaj Helene Rietmann.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti