Malfermi la ĉefan menuon

Herman Gorter

nederlanda poeto kaj socialisto

Herman GORTER (naskiĝis la 26-an de novembro 1864 en Wormerveer, mortis la 15-an de septembro 1927 en Bruselo) estis nederlanda poeto kaj socialisto. Li estis grava ano de la grupo Tachtigers (esperante 1880-uloj), influega verkistaro de nederlandlingva literaturo dum la 1880-a jardeko, kiu centriĝis je la revuo De Nieuwe Gids (esperante La Nova Gvido).

Herman Gorter
Gorter en 1926.
Gorter en 1926.
Persona informo
Naskonomo Herman Gorter
Naskiĝo 26-an de novembro 1864 (1864-11-26)
en Wormerveer, Nederlando
Morto 15-an de septembro 1927 (1927-09-15) (62-jara)
en Bruselo, Belgio
Mortokialo korinfarkto [#]
Nacieco Nederlandano
Lingvoj Nederlanda
Loĝloko Zaanstad [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando [#]
Edukado Eŭropaj klasikaj lingvoj
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Edz(in)o Louise Catherine Cnoop Koopmans
Profesio
Profesio Poeto, Socialisma propagandisto
Aktivaj jaroj 1889 - 1927
Ĝenroj Poezio
Temoj Amo, socialismo
Literatura movado Impresionismo, Tachterigers (Okdekanoj)
Verkoj Mei (1889), Verzen (1890), Een klein heldendicht (1906), Pan (1912)
Influoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

En 1889 Gorter verkis sian unua libro, la 4 000-versa epopeo nomita Mei (esperante Majo), kiu sekurigis lian reputacion de grava poeto. La unua verso, "Een nieuwe lente en een nieuw geluid" (esperante Printempo nova kaj sonoro nova), estas unu el la plej konataj versoj de la nederlandlingva poezio.

BiografioRedakti

Ĉe lia patra flanko familianoj de Gorter estis ofte menoanaj predikistoj. Ankaŭ la patro de Gorter, Simon, estis predikisto, krom esti literatur- kaj ĉefredaktoro de ĵurnalo Nieuws van den Dag (esperante Novaĵoj de la Tago). Simon Gorter mortis de tuberkulozo en 1871 kiam Gorter estis sesjaraĝa. Lia patrino, ankaŭ el familio menoana, tiam sole prizorgis la edukadon de siaj tri infanoj. La familio transloĝiĝis de kampara Zaandam al metropola Amsterdamo. La patrino subtenis la familion kun malgranda enspezo. Ŝi estis pensionestro kaj ricevis vidvinan alimenton. Kiam Gorter feriis, li iris al siaj geavoj en la frisa vilaĝo Balk en De Fryske Marren. Tie lia avo estis pastoro de la menoanista preĝejo. La fama poemo Mei estis verkita en Balk kaj prias la vilaĝon.

Gorter studis la klasikajn lingvojn en la Universitato de Amsterdamo. La verkisto Multatuli influis lin, interalie la libro Max Havelaar pri la terura nederlanda koloniregistaro de Nederlanda Hindio. En 1889 Gorter doktoriĝis pri la uzo de metaforoj en la libroj de Esĥilo.

Sub la influo de Willem Kloos li verkis Mei. La unua kanto de Mei aperis en la majo de 1889 en De Nieuwe Gids. En la printempo de la sama jaro la tuta poemo aperis kiel libro. Ĉi tiu debuto plaĉis profunde al Kloos. En la poemo Gorter priverkas sian amon por Wies Koopmans, je kiu li enamiĝis en 1886 kaj kun kiu li edziĝis en 1890, malgraŭ liaj duboj lastmomente. Duboj, pro li ankaŭ havis pasiajn rilatojn kun du amatinoj: Ada Prins kaj Jenne Clinge Doorenbos, por kiu li verkis ampoemojn. Li akiris laborpostenon kiel instruisto pri klasikaj lingvoj en Amersforto. La edziĝo estis "nefermita edziĝo" kaj restis ĝis la morto de Koopmans en 1916. Doorenbos, mem verkisto, iĝis lia eldonisto, kunlaboranto kaj muzo.

Poema stiloRedakti

Gorter klare inspiritis de angla romantika poeto John Keats. Li uzis la saman metrikon kiel la poemo Endymion de Keats. Li dediĉis ĉapitron al Keats en De groote dichters, literatura studo pri gravaj poetoj bazita sur historia materiismo.

Verzen aperis en 1890 kaj estis kolekto de sentivisma poezio. Per ĉi tiu poemaro Gorter verkis en radikalan novan direkton per la influo de la kritikisto kaj romanverkisto Lodewijk van Deyssel, kiu favoris artan formon de individuismo sen kompromisoj. Verzen estis provo realigi ĉi tiun vizion. Pri Verzen Willem Kloos fame deklaris: "Arto devas esti la plej individua esprimo de la plej individua emocio". En la poemoj Gorter montras ke la normala sintakso de la nederlanda lingvo malfiksas kaj kun radikalaj neologismoj kaj nekutimaj frazostrukturoj li provis kapti la sensan percepton tiel plej precize kiel ebla. La kontrasto al la solipsismo de Kloos, lia antaŭa mentoro, ne povis esti pli granda.

Baldaŭ Gorter komencis verki pli engaĝitajn poemojn kun forta socialisma inspiro. Li forlasis la principojn de la Tachtigers.

SocialismoRedakti

Eke de la 1990-aj jaroj Gorter konkludis, ke siaj eksperimentoj kreas lingvo-disigon kaj nekompreneblon. Tio estis granda turnopunkto en la vivo de Gorter. Sub la influo de verkisto Albert Verwey, Gorter ekstudis la verkojn de 17-a-jarcenta filozofo Baruĥ Spinozo kaj tradukis ties ĉefan verkon Ethica en la nederlandan.

Tamen Gorter ne vere trovis sin en Ethica, ĉar li ne sentis sin per ĝi ligita al la sociaj kaj politikaj tendencoj de sia tempo. Gorter ankaŭ ekstudis la verkojn de la germana filozofo kaj ekonomikisto Karl Marx. Gorter konvinkite komunistiĝis. Tiu nova pensmaniero pri la vivo ankaŭ speguliĝis en liaj verkoj. Tiamaniere Gorter moviĝis pli kaj pli for de la idealoj de la Tachtigers, pri kiuj idealoj liaj verkoj iam estis ekzemplaj lernolibroj. Gorter aliĝis al la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) en 1897 kaj sia poezio nun laŭdis la triumfon de la revolucio kaj optimisman, gloran estonton. En 1909 li foriris de SDAP kaj aniĝis je la nove fondita Socialdemokrata Partio (post 1917 la Komunista Partio de Nederlando).

La plej grava verko de Gorter el tiu periodo estas Pan (1912), en kiu li priverkis utopian vizion de postrevolucia mondo. Iuj akuzis Gorter-on, ke li anstataŭigis literaturon per dialektika materiismo. En 1920 li vojaĝis kaŝe al Moskvo por ĉeesti kunvenon de la Tria Internacio. Li kritikis la ideojn de Lenin kaj verkis malferman leteron al Lenin en kiu estas la ideoj de Gorter pri la revolucio kaj lia opozicio al Moskva centrigo. Lev Trockij mokis la leteron.

En la libro Het historisch materialisme: voor arbeiders verklaard (esperante La historia materiismo: klarigita por laboristoj) de Gorter el 1908 estis tradukita al la germana, japana kaj la ĉina.

Somerfine de 1927, survoje hejmen de sia plej ŝatata ferilando Svislando, Herman Gorter mortis 62-jaraĝe pro korinfarkto.

VerkojRedakti

Zie je ik hou van je,
ik vin je zoo lief en zoo licht —
je oogen zijn zoo vol licht,
ik hou van je, ik hou van je.

En je neus en je mond en je haar
en je oogen en je hals waar
je kraagje zit en je oor
met je haar er voor.

Zie je ik wou graag zijn
jou, maar het kan niet zijn,
het licht is om je, je bent
nu toch wat je eenmaal bent.

O ja, ik hou van je,
ik hou zoo vrees'lijk van je,
ik wou het heelemaal zeggen —
Maar ik kan het toch niet zeggen.
Vidu, mi amas vin,
vi tiel dolĉas kaj lumas —
viaj okuloj tiel plenlumas,
mi amas vin, mi amas vin.

Kaj via naz’ kaj via buŝ’ kaj via harar’,
kaj via okulpar’ kaj via kol’ kun
via kolumet’ kaj via orel’
malantaŭ via harara bel’.

Vidu, mi volus esti
vin, sed tio ne eblas esti,
la lumo ĉirkaŭas vin, oni estas
tamen tio, kio oni estas.

Ho jes, mi amas vin,
mi tiel ege amas vin,
mi volis ĉi ĉion diri —
Sed mi tamen ne povas tion diri.
Herman Gorter
(Tradukis Uzanto:Warddekock)

PoezioRedakti

  • Mei (1889)
  • Verzen (1890)
  • De school der poëzie (1897)
  • Verzen (1903)
  • Een klein heldendicht (1906)
  • Pan (1912)
  • In memoriam (1928)
  • Verzen (1928)
  • Liedjes (tri partoj; 1930)
  • De arbeidersraad (1931)
  • Sonnetten (1934)

NefikcioRedakti

  • De interpretatione Aeschyli metaphorarum (1889)
  • Spinoza, Ethica (1895)
  • Sociaaldemocratie en anarchisme (1905; nederlande)
  • Het revisionisme in de praktijk (1906; nederlande)
  • Het historisch materialisme: voor arbeiders verklaard (1908; nederlande)
  • De grondslagen van de sociaaldemocratie (1912; nederlande)
  • Het imperialisme, de wereldoorlog en de sociaaldemocratie (1914; nederlande)
  • De wereldrevolutie (1918; nederlande)
  • Open brief aan partijgenoot Lenin (1920; nederlande)
  • Klassenmoraal (1920; nederlande)
  • Het opportunisme in de Nederlandse Communistische Partij (1921; nederlande)
  • De lessen van de Maartbeweging (1921; nederlande)
  • De organisatie voor de klassenstrijd van het proletariaat (1922; nederlande)
  • De groote dichters (1935)

LiteraturoRedakti

  • Herman de Liagre Böhl, Met al mijn bloed heb ik voor U geleefd: Herman Gorter 1864-1927 (Amsterdamo: Uitgeverij Balans 1996) (ISBN 9789050185011)
  • Herman Gorter, Geheime geliefden: brieven aan Ada Prins en Jenne Clinge Doorenbos (Amsterdamo: Uitgeverij Van Oorschot 2014) (ISBN 9789028260351)
Komenco de Mei (Majo)
La parton Kálmán Kalocsay tradukis.
 

Een nieuwe lente en een nieuw geluid:
Ik wil dat dit lied klinkt als het gefluit,
Dat ik vaak hoorde voor een zomernacht,
In een oud stadje, langs de watergracht —

In huis was 't donker, maar de stille straat
Vergaarde schemer, aan de lucht blonk laat
Nog licht, er viel een gouden blanke schijn
Over de gevels van mijn raamkozijn.

Dan blies een jongen als een orgelpijp,
De klanken schudden in de lucht zoo rijp
Als jonge kersen, wen een lentewind
In 't boschje opgaat en zijn reis begint.

Hij dwaald' over de bruggn, op den wal
Van 't water, langzaam gaande, overal
Als 'n jonge vogel fluitend, onbewust
Van eigen blijheid om de avondrust.

En menig moe man, die zijn avondmaal
Nam, luisterde, als naar een oud verhaal,
Glimlachend, en een hand die 't venster sloot,
Talmde een pooze wijl de jongen floot.

Printempo nova kaj sonoro nova!
Ĉi kanto sonu kiel fajf' plenblova,
Aŭdita ofte ĉe l' somersun-falo
En eta urb' malnova, laŭ kanalo.

La dom' mallumis, sed la strat' senbrua
Kolektis la krepuskon. Bril' malfrua
Restis ĉiele. Blanka orbrilado
Falis fenestren super la fasado.

Nun kantis bubo, kiel tub' orgena,
Skuiĝis sonoj en maturo plena,
Kiel ĉerizoj junaj, se l' zefiro
Ekvagas boske, por promena iro.

Tra pontoj, akvobordoj malrapide
Li iris vage, kaj li, junbirdide
Fajfadis ĉie, sen konscio vera
Pri l' propra ĝojo pro l' ripoz' vespera.

Pri ĝi laculoj ĉe l' vespera tablo
Aŭskultis kiel pri malnova fablo,
Ridete; kaj fenestro-ferma mano
Hezitis nun, dum fajfis la infano.

Herman Gorter
(Tradukis Kálmán Kalocsay[1])

ReferencojRedakti