Herman Schalow (prononco [HERman ŜAlo:], naskiĝis la 17-an de januaro 1852 en Berlino, mortis la 9-an de decembro 1925), ankaŭ malĝuste literumita Hermann Schalow, estis germana ornitologo.

Herman Schalow
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1852 (1852-01-17)
en Berlino
Morto 9-an de decembro 1925 (1925-12-09) (73-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ornitologo • bankisto • zoologo
vdr

Herman Schalow estis bankisto. Li studis ornitologion kiel amatoro kun Jean Louis Cabanis (1816–1906) kaj laboris kun Anton Reichenow (1847–1941). Inter 1894 kaj 1907, li estis Vicprezidento kaj en 1907–1921 Prezidento de la Germana Ornitologia Societo.

Schalow estis aŭtoro de Die Musophagidae (1886), Die Vögel der Arktis, Birds of the Arctic (1905) kaj de multaj sciencaj artikoloj pri birdoj. Li ankaŭ eldonis veturgvidilon verkita de Richard Böhm (1854–1884) Ostafrika, Sansibar und Tanganjika heraus: Von Sansibar zum Tanganjika, Briefe aus Ostafrika von Dr. Richard Böhm (J. A. Brockhaus, Leipzig 1888).

Schalow priskribis 270 speciojn. La Berlina Muzeo de Natura Historio honoris lin per nomigado de libroservo laŭ li nomo, kaj Anton Reichenow nomigis birdospecion kiel Ŝaloŭa turako.

Referencoj redakti

  • Bo beole, Michael Watkins (2003): Whose Bird? Common Bird Names and the People They Commemorate. Yale University Press (New Haven, London)
  • Maurice Boubier (1925): L'Évolution de l'ornithology. Librairie Félix Alcan (Paris), Nouvelle collection scientifique: ii + 308 p.
  • Ludwig Gebhardt (2006): Die Ornithologen Mitteleuropas. Aula-Verlag, Wiebelsheim.
  • Wolfgang Mädlow: Notes on the new version. In. Herman Schalow: Contributions to the bird fauna of the Mark Brandenburg. edition, published by the Association of Berlin - Brandenburg ornithologists (ABBO) Rangsdorf, 2004. ISBN 3-9807627-9-3