Herman van Veen (naskiĝis la 14-an de marto 1945 en Utrecht, Nederlando, plennome Hermannus Jantinus van Veen) estas nederlanda kantisto, violinisto, komponisto, muzika klaŭno kaj filmisto.

Herman van Veen
Herman van Veen en 2013
Herman van Veen en 2013
Bazaj informoj
Naskonomo Herman van Veen
Naskiĝo 14-an de marto 1945 (1945-03-14) (79-jaraĝa)
en Utreĥto, Utreĥto,  Reĝlando de Nederlando
Edz(in)o Gaëtane Bouchez • Marlous Fluitsma
Ĝenroj klasika muzikokanzonopop-muzikoparodio
Retejo www.hermanvanveen.com
Persona informo
Naskonomo Herman van Veen
Lingvoj anglanederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Utrechts Conservatorium
Familio
Patro Jan Frederik Albertus van Veen
Edz(in)o Gaëtane Bouchez • Marlous Fluitsma
Infanoj Anne van Veen • Babette van Veen
Okupo
Okupo aktoro • televida prezentisto • kantistoteatra reĝisorofilmreĝisoroverkistoprezentisto • kabaredisto • komponisto • cirkisto • kantoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • filmaktoro • gitaristoviolonisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.hermanvanveen.com/
vdr

Vivo redakti

La infano Herman van Veen en Utrecht estis lernejano en Montesoria lernejo kaj ekde la aĝo de ok jaroj havis lecionojn de violino kaj kantado.

Post la lerneja aĝo, li studis violinon, kantadon kaj muzikan pedagogion en la konservatorio de Utrecht. Tie li en 1961 konatiĝis kun la pianisto Erik van der Wurff. En 1965 li unuafoje sole prezentiĝis sceneje. Kun Erik van der Wurff li fondis kabaredan grupon, kiu en 1967 havis unuajn publikajn prezentojn, tre pozitive akceptatajn de nederlandaj teatraj kritikistoj. Rapide sekvis la unuaj televidaj prezentoj kaj muzikaj registraĵoj de vinilaj diskoj. Ĝis la nuntempo la du muzikistoj regule kunlaboras. En 1968 Herman van Veen fondis propran muzikproduktan firmaon, nomata Harlekijn (do "arlekeno"), kiu ekzistas ĝis la nuntempo.

En 1972 li forte plipopulariĝis en la najbara lando Germanio: la televida prezentisto Alfred Biolek, ekde tiam bona amiko de Herman van Veen, subtenis televidajn prezentojn de la kantisto, kaj la tekstisto Thomas Woitkewitsch tradukis la nederlandlingvajn kanzonojn en la germana. En 1973 publikiĝis la unua germanlingva albumo, Ich hab' ein zärtliches Gefühl, kaj sekvis multaj aliaj albumoj. En multaj de la sekvaj jaroj eblis havi la impreson, ke la kantisto en Germanlingvio eĉ pli popularis ol en sia hejmlando. Herman van Veen, kiu krom la nederlanda flue kaj tre nuance parolas la germanan kaj la francan, libere prezentis kanzonajn programojn en la teritorioj de tiuj tri lingvoj, do en tuta nordokcidenta Eŭropo.

En 1977 en la nederlanda kaj germana televidoj prezentiĝis ses-parta televida programo "la strangaj aventuroj de Herman van Veen" (origine De wonderlijke avonturen van Herman van Veen respektive Die seltsamen Abenteuer des Herman van Veen), kiu montris la kantiston, ties tiuteman edzinon Marlous Fluitsma kaj plurajn muzikistojn, kiuj kiel "alternativeca loĝkomunumo" kunvivis en ventmuelejo kaj en la filmoj travivis amuzajn kaj strangetajn scenojn.

Fine de la 1980-aj jaroj li baze de sia "muzika fabelo de anaso Kvak" verkigis animacian televidan serion Alfred Jodokus Kvak, kiu ricevis plurajn kinajn premiojn, dissendiĝis en multaj landoj kaj signife plikonatiĝis la kantiston ekster regiono de nordokcidenta Eŭropo.

Sume Herman van Veen en la preskaŭ 40 jaroj de sia publika sceneja prezentado kreis pli-malpli 140 sondosiererarojn vendatajn kiel vinilaj diskoj, kompaktdiskoj kaj lumdiskegoj, verkis pli ol 60 librojn kaj krome publikigis signifan nombron de filmaj scenaroj.

En siaj multnombraj koncertoj en Eŭropo, Usono kaj Afriko akompanis lin multaj konataj muzikistoj - foje sceneje prezentiĝis nur li kaj unu akompana muzikisto, ofte tamen li akompaniĝis fare de kompleta simfoniorkestro.

Eksteraj ligiloj redakti