Hermann Maria ÖLBERG (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1922, mortinta la 25-an de februaro 2017) estis renoma aŭstra profesoro pri lingvistiko kaj interlingvisto, konata pro sia esplorado en la kampo de la hindeŭropa lingvaro. Li aparte intense dediĉis sin al la albana lingvo kaj historio[1].

Hermann Ölberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1921 (1921-11-30)
Morto 30-an de novembro 2016 (2016-11-30) (95-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo interlingvisto • albanologo • lingvistoesperantisto
vdr

Agadoj sciencaj redakti

Ölberg studis ekde 1948 ĉe la insbruka universitato ĝeneralan lingvistikon kaj doktoriĝis en 1962 per laboraĵoj pri toponimio.

En 1972 li habilitiĝis per studo pri fonologio kaj la vorttrezoro hindeŭropa ene de la albana. Inter 1975 kaj 1987 li profesoris en la tirola ĉefurbo.

Dum pluraj jardekoj li eldonis krome la sciencan fakgazeton "Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft", kiun fondis en 1953 Johann Knobloch ankaŭ servis kiel estrado de anoj de la filozofia fakultato insbruka. Posteulo redaktora iĝis Wolfgang Meid. Temare li estis scienculo multflanka. Kolegoj el Germanlingvio ankoraŭ en 2015 eldonis tekstojn de li libroforme kaj Ölberg publikigis estante pli ol 90-jaraĝa du monografiojn. Li longjare docentadis pri akustika fonetiko.

redakti

Ölberg ankaŭ gravis en la planlingva priesplorado kaj speciale por Esperanto. Ĝin li ellernis en 1948 ĉe Leo Blaas. Dum multaj jaroj ekde 1953 li prizorgis la lektoraton pri interlingvistiko en la kadro de la universitato de Innsbruck, kie li ankaŭ starigis interlingvistikan bibliotekon kaj universitatajn lingvokursojn en Esperanto[1].

redakti

Liaj altvaloraj laboroj estis esencaj por la moderna scienco de la albana lingvo; tiel li kontinuigis la tradicion de la aŭstra kaj germana skoloj pri albana kulturesplorado kaj interbalkaniaj rilatoj. Ekde 1972 li gvidis la instituton albanologian ĉe la Universitato de Innsbruck farante ĝin unu el la centroj albanologiaj en Eŭropo. Ölberg ankaŭ organizis gravajn internaciajn konvenojn (ekz. en 1972 la Internacian albanologian kolokvion en Innsbruck) kaj ebligis al junaj albanaj studentoj plukleriĝajn kaj postmagistriĝajn restadojn en Aŭstrio. En 2005 li honoritis fare de la Universitato de Tirano per honora doktoreco.

Verkoj kaj eseoj (elekto) redakti

  • Hermann M. Ölberg, "Illyrisch, Alteuropäisch, Bretonisch", ĉe: Wolfgang Meid, Hermann M. Ölberg, Hans Schmeja (eldonistoj), Studien zur Namenkunde und Sprachgeographie. Festschrift für Karl Finsterwalder zum 70. Geburtstag [= Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft 16], Innsbruck 1971, p. 47–59.
  • Finsterwalder, Karl: Tiroler Ortsnamenkunde - gesammelte Aufsätze und Arbeiten
  • Akten des Internationalen Albanologischen Kolloquiums zum Gedächtnis an Univ.-Prof. Dr. Norbert Jokl: Innsbruck, 28.9.-3.10.1972
  • kun Kunigunde Müller: Grundlagen der Sprachschallanalyse (Sonagraphie), Innsbruck 1976
  • Zur Grundlegung der Interlinguistik, ĉe: Plansprachen, Darmstadt 1976, p. 243-254
  • Die Weltsprachenfrage im wissenschaftlichen Werk Hugo Schuchardts. Sonderdruck aus "Sitzungsbericht der philosophisch-historischen Klasse", Österreichische Akademie der Wissenschaften, Wien 1978
  • Interlinguistik - Teil der Linguistik?, ĉe: Terminologie als angewandte Sprachwissenschaft, Munkeno 1979, p. 239-246
  • Meid, Wolfgang: Sprachwissenschaft in Innsbruck Arbeiten von Mitgliedern und Freunden des Instituts für Sprachwissenschaft der Universität Innsbruck aus Anlass des fünfzigjährigen Bestehens des Instituts im Jahre 1978 und zum Gedenken an die 25. Wiederkehr des Todestages von Hermann Ammann am 12. September 1981
  • Universität Innsbruck. Institut für Sprachwissenschaft: Dokumente zur Geschichte der indogermanischen und allgemeinen Sprachwissenschaft sowie der altindischen Geschichte (Philologie) und Altertumskunde an der Universität Innsbruck von den Anfängen (1861) bis 1945
  • La lektorato "Esperanto" je la universitato de Innsbruck, Innsbruck 1986
  • Sprache, Sprachen, Sprechen: Festschrift für Hermann M. Ölberg zum 65. Geburtstag am 14. Oktober 1987, (=Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft. Germanistische Reihe), Innsbruck 1987, ISBN 9783851241198
  • Untersuchungen zum indogermanischen Wortschatz des Albanischen und zur diachronen Phonologie aufgrund des Vokalsystems (=Albanische Forschungen, 35), Harrassowitz 2013, ISBN 3447069597[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (eo) Klaus Karner, Profesoro Herman A¨lberg 80-jara, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 1 (2030), 1 - 21 januaro 2002.
  2. Recenzo