Hermann BÖHLAU (nasikiĝinta la 7-an de septembro 1826 en Halle, mortinta la 1-an de aprilo 1900 en Vajmaro) estis germana librovendisto kaj eldonisto.

Hermann Böhlau
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1826 (1826-09-07)
en Halle (Saale)
Morto 1-an de aprilo 1900 (1900-04-01) (73-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr
Memortabulo pri Böhlau ĉe la nuna Urba arkivo de Vajmaro

Vivo redakti

Böhlau aĉetis en 1853 la Kortegan libropresejon en Vajmaro. La fondojaro de tiu ĉi respektinda institucio estis en 1624 kiam ĝi starigitis laŭ ordono de duko Johano Ernesto en domo proksime de la Urba kastelo. Antaŭ ĝi jam estis separita branĉo de la kune fare de la duklandoj Weimar kaj Anhalt en Köthen tenadita presejo.

En la 11.12.1623 dungitis la presisto kaj bindisto Johann Weischner kiel responsulo; du jarojn poste la preseja administrado ludonitis daŭre. La posteulo Kaspar Freyschmidt ekposedantis en la 16.2.1658. Ankoraŭ kelkaj restriktoj estis en tiu ĉi kunteksto: Freyschmidt devis promesi neniam alilokigi sian entreprenon eksteren de Vajmaro kaj presi ĉiujn patentojn, publikajn postenanoncojn kaj preĝojn senkoste (kontraŭ senkosta liverado de papero). Ĉiuj aliaj oficialaj princaj aferoj malmultekoste estus presotaj. Kontraŭe li gajnis la lukran rajton presi monopole ĉiujn lernolibrojn por Vajmaro. En 1667 la oficino venis en la manojn de lia bofilo Joachim Heinrich Schmidt. De li transprenis la tuton en 1657 Johann Andreas Müller. Tiu ĉi presisto estis la unua kiu presis vajmaron eklezikantolibron (1681) kaj en 1688 la unuan gramatikon de la malaja lingvo (de Johann Christoph Lorber von Störchen) en Germanujo. La verko estis skribita en la latina lingvo.

Sekve la oficinon havis Fr. Mumbach, C. J. Leonhard Glüsing kaj Friedrich Albrecht. Albrecht estis la rekta antauulo de Böhlau.

Graveco redakti

Böhlau fondis krom la presejo ankaŭ eldonejon, kiu specialiĝis pri juraj temoj kaj lingvikaj kaj literaturaj. Tiam estis Vajmaro grava centro por la tiam ĵus komenciĝinta Goeta literatuaro el kio disponigias la eldonejo kelkajn altvalorajn leterinterŝanĝojn. Por tio Böhlau fondis ankaŭ la tri jarkolektojn pleniginta gazeto »Weimarische Sonntagsblatt« (1853-1855) kun granda gamo da memoroj pri Goehte. Monumenta verko estis la ekde 1883 aperinta tekstkritika eldono de la verkaro de Marteno Lutero en 40 volumoj. La kroniĝo de lia eldonista agado estis »Sophien-Ausgabe« (laŭ la komisiintino kaj granddukino Sophie) kiu ekis en 1887 kun ĉiuj goetaĵoj.

Ekde 1880 eldonitis tie ankaŭ la serio »Hebammen-Kalender« por akuŝistinoj, kiu ĝuis grandan renomon. Jen kelkaj aliaj gravaj verkistoj kies aferoj aperis ĉe Böhlau (ĝis 1902): Fratoj Grimm, August Schleicher, Joh. Schmidt, Rochus von Liliencron, R. Köhler, Hugo Böhlau, Richard Schröder.

Ekde 1737 presitis surloke ankaŭ la vajmara gazeto kiu estis sub la titolo »Weimarische Nachrichten und Anfragen« la unua siaspece en la regiono. En 1895 transdonis Böhlau la presejon kun la eldnejojn al Gerhard Demmering kaj Albert Hartung; ili dauriĝis la tradicion sub la firmao-nomo Hermann Böhlaus Nachfolger.

Privataĵoj redakti

Böhlau anis ĉe la framasonisma loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen. Li nuptis Therese Thon. Lia filino Helene Böhlau iĝis verkistino; post konvertiĝo ŝia al islamo post edziniĝo al la jam kunedza scienculo Friedrich Arnd la patro Hermann malpermesis al ŝi vizitojn en lia domo Vajmare. La patro ja ankoraŭfoje renkontis ŝin sed ne plu travivis ŝian verkistan famiĝon. Böhlau estis amiko de la landtribunalestro kaj landparlamentestro Julius Appelius kaj estis baptopatro de ties unua filo.

Fonto redakti

Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. Band 1. Berlin/Eberswalde 1902, p. 71-73 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti