Hermann Baumeister

Hermann BAUMEISTER (naskiĝinta en la 4-a de januaro 1806 en Hamburgo, mortinta en la 16-a de aprilo 1877 samloke) estis germana politikisto, membro kaj prezidanto de la Hamburga parlamento kaj juristo.

Hermann Baumeister
Persona informo
Hermann Baumeister
Naskiĝo 4-an de januaro 1806 (1806-01-04)
en Hamburgo
Morto 16-an de aprilo 1877 (1877-04-16) (71-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikistoadvokato vd
Aktiva en Hamburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Baumeister en la hamburga urbodomo

Vivo redakti

Hermann Baumeister originas el hamburga komercista familio. Li studis juron en Tübingen. Unue li estis advokato. En 1835 li iĝis juĝisto ĉe la Malsupra tribunalo, kie li deĵoris ĝis 1859. Tiu paŝo estis necesa ĉar li intencis pli kaj pli okupiĝi pri sciencaj kaj politikaj temoj, kaj tio ja pli bone eblis kiel juĝisto. En 1848/49 li estis prezidanto de la Konstitucia asembleo en Hamburgo kaj akre engaĝiĝis pri moderna konstitucio. Krome li estis membro de la kontrolgremio de la urbo.

De 1859-77 li estis juĝisto ĉe la Supera tribunalo kaj iĝis en 1876 ties prezidanto. Li apartenis al la hamburga parlamento en la jaroj 1863-65 kaj 1868-77; ekde 1869 li estis parlamentestro. Ekde 1833 li estis membro de la framasona loĝio Ferdinand zum Felsen kaj simpatiis kun la Patriota Societo de 1765.

Skribaĵoj redakti

  • Blicke auf einzelne Gegenstände des Hamburgischen Rechts. Perthes-Besser & Mauke, Hamburg 1852.
  • Das Privatrecht der Freien und Hansestadt Hamburg. 2 Bände. Hoffmann und Campe, Hamburg 1856; La sub la nomo "Baumeisters Lehrbuch" konata libro estis standarda fakverko pri la hamburga privata juro: ĝi legeblas ĉe Max-Planck-Institut für europäische Rechtsgeschichte Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
    • Band 1: Allgemeiner Theil. Sachenrecht. Obligationenrecht. 1856;
    • Band 2: Familienrecht. Erbrecht. 1856.
  • Die halb-öffentlichen milden Stiftungen in Hamburg. Hoffmann & Campe, Hamburg 1869.

Literaturo redakti

  • Wilhelm Heyden: Die Mitglieder der Hamburger Bürgerschaft 1859–1862. Festschrift zum 6. Dezember 1909. Herold, Hamburg 1909, S. 8–14.

Eksteraj ligiloj redakti