Hermann Goethe

Hermann GOETHE (naskiĝinta la 16-an de marto 1837 en Naumburg an der Saale, mortinta la 12-an de majo 1911 en Baden bei Wien) estis germana enologiisto kaj pomologo.

Hermann Goethe
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1837 (1837-03-16)
en Naumburg
Morto 12-an de majo 1911 (1911-05-12) (74-jara)
en Baden
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo oenologist
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Goethe ellernis hortikulturon kaj agrikulturon en Erfurto, frekventis la Akademion terkultivistan Hohenheim en Stuttgart-Plieningen kaj fariĝis estro de la Agrikultura lernejo en Dresden-Gorbitz. En 1865 li estis migranta instruisto pri frukto- kaj vinkultivado en Karlsruhe, en 1871 migranta instruisto en Malsupra Aŭstrio kaj ĝis 1883 estro de la nove fondita Landa lernejo pri frukto- kaj vinkultivado en Mariboro.

En 1886 li habilitiĝis kiel privata docento ĉe la Altlernejo pri terkultivado en Vieno kaj nomumitis en 1888 estro de la Biologia provostacio pri vinfarado kaj afergvidanto de la Societo por la protekto de aŭstria vinkreado en Baden bei Wien. Poste li iĝis ties vicprezidanto.

VerkojRedakti

  • »Die Obstbaumschule« (2-a eld., Stuttgart 1884)
  • »Der Weingarten« (Wien 1873)
  • »Ampelographisches Wörterbuch« (Wien 1876)
  • »Der Obstbaum, seine Pflanzung und Pflege als Hochstamm« (3-a eld., Weimar 1889)
  • »Handbuch der Ampelographie« (2-a eld., Berlin 1887)
  • »Die Rebenveredelung« (Wien 1886)
  • »Die wichtigsten amerikanischen Reben« (Graz 1884)
  • »Die Phylloxera und ihre Bekämpfung« (Wien 1887)
  • »Weinbau trotz Reblaus« (Graz 1890)
  • »Aus der biologischen Weinbauversuchsstation« (Graz 1891)

Kune kun la frato Rudolf Goethe li eldonis fakatlason titolian »Atlas der für den Weinbau Deutschlands und Österreichs wertvollsten Traubensorten« (Wien 1874–78) kaj redaktis inter 1867–71 la gazeton »Rheinische Gartenschrift«, inter 1876–81 la gazeton »Ampelographischen Berichte« kaj ekde 1892 la gazeton »Mitteilungen des Vereins zum Schutz des österreichischen Weinbaues«

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 168, kio legeblas tie ĉi interrete.