Malfermi la ĉefan menuon
Hermann Grossmann 1899-1968

Hermann Grossmann (16-a de februaro 1899 - 7-a de julio 1968) estis germana esperantisto, kiu partoprenis en la eldono de la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago". Li ankaŭ estis elstara bahaano altigita al la rango de "Mano de la Afero de Dio" en la Bahaa Kredo.

Fruaj JarojRedakti

Hermann Grossmann naskiĝis kiel infano de germanaj gepatroj en Rosario, Argentino, je la 16-a de februaro 1899. Kiam Hermann havis dek jarojn, la familio revenis al Germanio.

Renkontiĝo kun la Bahaa KredoRedakti

En la somero de 1920 en Lepsiko li unuafoje renkontis la bahaajn instruojn kaj senhezite akceptis la novan mesaĝon per sia tuta koro.

Dum la sekvaj monatoj li plilarĝigis siajn konojn pri la bahaaj instruoj kaj pliprofundigis sian kredon. Kiam Hermann revenis al Hamburgo, ankaŭ lia patrino kaj lia fratino akceptis la novan Kredon. Kun sindonemo kaj sindediĉo Hermann Grossmann komencis tuj servi al la Bahaa Religio, unue en Hamburgo kaj poste en Weinheim kaj Neckargemünd. La domo, kiun li konstruigis lastaurbe, fariĝis pli kaj pli fokuso de bahaaj aktivecoj. La spirito de la bahaaj instruoj trapenetris la Grossmann-familion kaj reflektiĝis en la vivoj de ĝiaj membroj.

El la abundo de la instruoj de Bahá'u'lláh estis du temoj, kiuj aparte interesis Hermann Grossmann: La akordigo de scienco kun religio kaj la postulo realigi homaran unuecon surbaze de la principo "unueco en diverseco". Per pluraj tradukoj kaj originalaj verkaj li grave kontribuis al la bahaa literaturo.

Renkontiĝo kun EsperantoRedakti

En la dudekaj jaroj komenciĝis grandskala kunlaboro inter la bahaanoj kaj la esperantistoj. Ankaŭ Hermann Grossmann tiam lernis Esperanton. De 1925 ĝis 1936 li eldonis la Internacian Bahaan Esperanto-Gazeton "La Nova Tago". Krome li eldonis la germanan bahaan infanrevuon "Rosengärtlein" (rozĝardeneto), kiu aperis en germana lingvo kaj Esperanto, kaj provis tiel konatigi la junan legantaron kun Esperanto. Tiu ĉi periodaĵo aperis dum kelkaj jaroj.

Persekutado de la NaziismoRedakti

En majo de 1937 la ĉefo de la "Gestapo" (germana sekreta polico), Heinrich Himmler, malpermesis la Bahaan Religion kaj ĝiajn administrajn organizojn. Bahaaj libroj estis konfiskataj, loĝejoj de bahaanoj traserĉataj, bahaanoj police pridemandataj kaj ankaŭ malliberigataj. En sia profesia vivo Hermann suferis kaŝitan malamikecon kaj kelkfoje apertajn bruskaĵojn kaj malestimon de tiuj kolegoj, kiuj estis simpatiantoj de la Naziismo. Nur post longaj traktadoj kun la "Gestapo" li povis efektivigi la liberigon de sia fratino. Ankaŭ li atestis en la defendo de naŭ bahaanoj, kiuj estis akuzataj antaŭ nazia tribunalo. En septembro de 1944 li mem estis akuzata kaj kondamnata antaŭ tribunalo.

Lastaj jarojRedakti

En 1951 Hermann Grossmann estis inter la dekdu « Manoj de la Afero de Dio », kiujn tiam Shoghi Effendi nomumis, kaj sekve li ankoraŭ pliintensigis siajn servojn al la Kredo. Precipe de 1958 ĝis 1962 li kaj lia edzino faris diversajn vojaĝojn al Sud-Ameriko por disvastigi la evangelion de Bahá'u'lláh ankaŭ tie kaj por porti ĝin ankaŭ al la tieaj indiĝenaj indianoj. La multaj penoj kaj malfaciloj de la vojaĝoj grave difektis lian sanon. Malgraŭ tio li ĉesis vojaĝi nur pro insista malpermeso de lia kuracisto.

Je la 7-a de julio 1968 Hermann Grossmann forlasis tiun ĉi mondon.

ReferencojRedakti

  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25-jariĝo, p. 45-47 [1]
  • The Bahá'í World, Vol. XV, p. 416-421
  • Der Bahá'í Glaube in Deutschland, Hofheim-Langenhain, Bahá'í-Verlag, 1980, p. 34-41
  • "Hand der Sache Gottes Hermann Grossmann. Ein Leben für den Glauben" (Mano de la Afero de Dio Hermann Grossmann. Vivo por la Kredo), Susanne Pfaff-Grossmann, Heidelberg 2001