Hermann GROTEFEND (naskiĝinta la 18-an de januaro 1845 en Hanovro, mortinta la 26-an de majo 1931 en Schwerin) estis germana historiesploristo.

Hermann Grotefend
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1845 (1845-01-18)
en Hanovro
Morto 26-an de majo 1931 (1931-05-26) (86-jaraĝa)
en Schwerin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Patro Karl Ludwig Grotefend
Okupo
Okupo historiistoarkivisto
Verkoj Zeitrechnung des deutschen Mittelalters und der Neuzeit
vdr

Vivo redakti

La filo de Karl Ludwig Grotefend studis unue en Göttingen medicinon, poste historion ĉe Waitz kaj okupiĝis ĉe Jaffé en Berlino antaŭ ĉio pri kronologiaj problemoj, paleografio kaj diplomatikon. Poste li ekdeĵoris en la Ŝtata arĥivo de Vroclavo iĝonte en 1874 arĥivisto en Aurich kaj en 1876 Urba arĥivisto de Frankfurto ĉe Majno. En oktobro 1887 li obeis al voko je ĉefeco de la Grandduka sekreta kaj precipa arĥivo je Schwerin.

Lia majstroverko estas la manlibro »Handbuch der historischen Chronologie des deutschen Mittelalters und der Neuzeit« (Hannover 1872), kiu aperis sub pligrandigita formo kiel »Zeitrechnung des deutschen Mittelalters und der Neuzeit« ((Hannover 1891–98, 2 volumoj); ĝin akompanis pli eta/praktika verko »Taschenbuch der Zeitrechnung« ((Hannover 1898). Grotefend ekster tio skribis: »über Sphragistik« (dua eldono, Vroclavo 1875); »Stammtafeln der schlesischen Fürsten bis zum Jahre 1740« (2-a eldono, 1889); »Christian Egenolff« (Frankfurto 1881); »Urkundenbuch der Familie von Heimbruch« (Frankfurto 1882–86); »Verzeichnis von Abhandlungen zur Geschichte Frankfurts« (Frankfurto 1885); »Inventar des Frankfurter Stadtarchivs« (unua parto, Frankfurto 1888). Li ankaŭ eldonis »Quellen zur Frankfurter Geschichte« (Frankfurto 1884–88) kaj ĉefredaktis la jarlibron »Jahrbuch des Vereins für Mecklenburgische Geschichte« kaj »Mecklenburgische Urkundenbuch«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 8. Leipzig 1907, p. 430 (interrete ĉi tie)