Hermann Mayer Salomon Goldschmidt

Hermann Mayer Salomon Goldschmidt (naskiĝis la 17-an de junio 1802 en Frankfurto ĉe Majno, mortis la 30-an de aŭgusto 1866 en Fontainebleau) amatora germana astronomo kaj pentristo Li pasis grandan parton de sia vivo kaj karieris en Francio.

Hermann Mayer Salomon Goldschmidt
Persona informo
NomoHermann Mayer Salomon Goldschmidt
Dato de naskiĝo17-a de junio 1802
NaskiĝlokoFrankfurto ĉe Majno
Dato de morto30-a de aŭgusto 1866
MortolokoFontainebleau
Aĝo je morto64
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj pentristo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo, franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vivo redakti

Filo de juda komercisto de Frankfurto, li unue laboris en la familia vendejo. Vizitinta artajn galeriojn en Nederlando, li malkovris sian alvokiĝon por la pentrado, pri kiu li unue studis en Munkeno kaj, ekde 1836, en Parizo.

Tie, li spektis prelegon, kiun donis Urbain Le Verrier en la Observatorio de Parizo okaze de la luna eklipso de 31-a de marto 1847. Tiu vekas lian intereson por la astronomio.

Li aĉetis teleskopon de 52 mm de diametro (per la mono de la vendo de du portretoj de Galilejo, kiujn li faris dum restado en Florenco) kaj instalis observatorion en sian loĝejon ĉe strato "de l'Ancienne-Commédie", supre de la Kafejo Procope, de kie li malkovris sian unuan asteroidon: 21 Lutetia la 15-an de novembro 1852.

Hermann Goldschmidt neniam estis dungita de la Observatorio de Parizo, kaj ne havis grandajn monrimedojn. Tamen en 1862 li ricevis pension de 1500 frankoj.

Trafita de diabeto, li retiriĝis en Fontainebleau, kie li mortis en 1866.

Malkovritaj asteroidoj : 14
21 Lutetia 15-a de novembro 1852
32 Pomona 26-a de oktobro 1854
36 Atalante 5-a de oktobro 1855
40 Harmonia 31-a de marto 1856
41 Daphne 22-a de majo 1856
44 Nysa 27-a de majo 1857
45 Eugenia 27-a de junio 1857
56 Melete 9-a de septembro 1857
48 Doris 19-a de septembro 1857
49 Pales 19-a de septembro 1857
52 Europa 4-a de februaro 1858
54 Alexandra 10-a de septembro 1858
61 Danaë 9-a de septembro 1860
70 Panopaea 5-a de majo 1861

Sciencaj eltrovoj redakti

Li komence ĝisdatigis la ĉielajn mapojn kaj malkovris plurajn variantajn stelojn. Li malkovris 14 asteroidoj inter 1852 kaj 1861. Ĉe la unua li rimarkis kaj observis la ombrostriojn, kiuj aperas en la minutoj antaŭ suneklipso. Li kredis observi novan sateliton de Saturno, kiun li nomis "Ĥirono". Tiu objekto neniam estis retrovita (la nomo de Ĥirono estis poste donita al unu objeko meza inter kometo kaj asteroido).

Honoroj redakti

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti