Hermann von Rosenberg

Hermann von ROSENBERG (7a de Aprilo, 1817 – 15a de Novembro, 1888) estis germana natursciencisto el Darmstadt.[1] Li publikigis kelkajn librojn kaj kelkajn artikolojn pri sia laboro en Sudorienta Azio. En tiuj li priskribis la geografion, zoologion, lingvistikon kaj etnografion de la insuloj.

Hermann von Rosenberg
Rosenberg, Karl Benjamin Hermann von, par C.Spamer, BNF Gallica.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1817 (1817-04-07)
en Darmstadt
Morto 15-an de novembro 1888 (1888-11-15) (71-jara)
en Hago
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt
Okupo
Okupo esploristo • kartografo • ornitologo • natursciencisto • geografo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li laboris por kartografio kaj topografio en la 1840-aj jaroj en Sumatro, Molukoj kaj okcidenta Nov-Gvineo. Rosenberg interesiĝis en ornitologio, kaj ekde la 1860-aj jaroj, li kolektis specimenojn en Indonezio por studo kaj klasigo fare de Hermann Schlegel en la naturhistoria muzeo de Leiden.

Ĉefa verko de Rosenberg estis "Der Malayische Archipel. Land und Leute in Schilderungen, gesammelt während eines dreissigjährigen Aufenthaltes in den Kolonien". En ĝi li verkis pri la fama Java ĝardeno de Buitenzorg, kaj priskribis artefaktojn kaj kutimojn de popoloj el Sumatro, Sulaveso, Nov-Gvineo kaj Molukoj.

NotojRedakti

  1. ADB:Rosenberg, Hermann von @ Allgemeine Deutsche Biographie.