Hermann von dem Busche (1468-1534)Hermano Buŝo (* Sassenberg, en la 1468 - Dülmen, en la aprilo 1534) estis humanisto, luterana teologo kaj profesoro de la Universitato de Marburgo.

Hermannus Buschius
(1468-1534)
De singulari auctoritate Veteris et Noui Instrumenti, 1529
De singulari auctoritate Veteris et Noui Instrumenti, 1529
Persona informo
Naskiĝo 1468
en Sassenberg,  Germanio
Morto aprilo 1534
en Dülmen,  Germanio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Marburgo
Universitato de Kolonjo
Universitato de Lepsiko
Profesio
Alia nomo Marcellus • Pasiphilus vd
Okupo universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en LeipzigMarburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Heidelberg, Tübingen kaj en Italio, kie li fariĝis ekspertulo pri la latina. .Inter liaj profesoroj estis Alexander Hegius, Rudolf Agricola, Pomponius Laetus (1428-1498)[1] kaj Filippo Beroaldo, la maljuna[2] kaj Rudolph von Langen. Reirinte al Münster li penis aktivi ĉe Heinrich von Schwarzenberg, episkopo de Münster, tamen, li decidis studi juron kaj en 1494 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Kolonjo. Malgaja ĉe la studado pri juro li decidis vojaĝi por dissemi siajn humanismajn instruojn. Post mallonga restado en la Universitato de Greifswald, li eniris en la ĵus kreita Universitato de Wittenberg, kie li faris la inaŭguran paroladon kaj oficis en la katedro pri retoriko kaj poezio. En Lepsiko (1505) kaj Erfurto (1507) li estis eksigita el siaj instrupostenoj.

En 1509, li envolviĝis en la polemiko ĉirkaŭ la humanisto Hardwin von Grätz (1475-1542)[3], kiu estis konservema figuro apartenanta al malnova generacio, kun kiu li kverelis kaŭze de didaktikaj libroj kaj lia prefero pri Aelius Donatus. Oni diras ke li estas unu el la aŭtoroj de la "Epistolae Obscurorum Virorum", kiu estis anonima verko, inkluzivante satirajn atakojn kontraŭ Ortwinus, sed tio ne estas ĝenerala opinio.

Li kuniĝis al la estroj de la Reformo kaj estis amiko de Ulrich von Hutten, kaj en 1527 li fariĝis profesoro pri klasika beletro en la Universitato de Marburgo, fondita en tiu jaro de Filipo la Grandanima[4].

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti