Hernani (Victor Hugo)

teatraĵo de Victor Hugo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hernani (apartigilo)

Hernani (kompleta titolo: Hernani, ou l'Honneur Castillan) [ernaNI] laŭ la franca prononcmaniero de la origina titolo, [erNAni] laŭ la hispana prononcmaniero de la nomiga eŭska vilaĝo, estas teatraĵo de la franca romantisma verkisto Victor Hugo, premierita en la Théâtre Français de Parizo la 25an de februaro de 1830. La titolo originiĝas el Hernani, nome hispana urbo en Eŭskio, kie fakte la patrino de Hugo kaj ŝiaj tri gefiloj haltis survoje al la loĝloko de la Generalo Hugo.[1] Tamen tiu urbo nur havigis la nomon de la protagonisto, sed tute ne rilatas al la enhavo de la verko.

Hernani
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Victor Hugo
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1830
vdr

Enhavo redakti

 
Premiero de Hernani.

Hugo priskribis la tragedion de la aragona bandito Hernani kaj de lia ama(n)tino kaj poste edzino Doña Sol. Kun gotikecaj elementoj kaj emfazo sur natura amo, estas normiga verko de la romantika movado. Kaj pro tio la verko enhavas tiajn elementojn kiaj misteraj roluloj kun suferaj pasintecoj, kaŝitaj personoj, tragediaj destino kaj morto, kontrasto inter altnivelaj figuroj (kiel imperiestro) kaj subuloj (bandito, komplotantoj ktp.), pasiaj amoj ktp.

Historio redakti

Famiĝis la «batalo» eksplodita inter la novaj romantikistoj kaj la klasikistoj dum ties premiero. Nome la teatraĵo premieriĝis en Parizo la 25an de februaro 1830. Nuntempe, ĝi estas pli rememorita pro la manifestacioj kiuj akompanis la premieron kaj ĉar estis inspiro por la opero de Verdi nome "Ernani" ol pro siaj propraj meritoj. Hugo enkalkulis kun la subteno de romantikistoj kiel Hector Berlioz kaj Théophile Gautier[2] por lukti kontraŭ la kontraŭo de la klasikistoj kiuj konsideris la teatraĵon kiel rekta atako kontraŭ siaj valoroj.

La agado okazas en Hispanio, en 1519, post la morto de la Katolikaj Gereĝoj kaj en la komenco de la regado de la ĵusa imperiestro Karlo la 5-a, do en tre komplika politika situacio.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
 
Six personnages de Victor Hugo (Ses roluloj de V.H.) de Louis Boulanger,
Musée des beaux-arts de Dijon.
Don Ruy Gomez - Don César de Bazan - Don Salluste de Ruy Blas
Hernani (Sube, maldekstre) - Esméralda de Notre-Dame de Paris - Saverny de Marion de Lorme
  • Unua akto.- La reĝo. Zaragozo
    • Unua sceno.- Servistino Doña Sol kaŝas kontraŭ mono Don Karlo-n en enmuran ŝrankon, de kie li vidos kio okazos.
    • Dua sceno.- Renkonto de la du geamantoj Doña Sol kaj Hernani; Doña Sol montras sin preta sekvi la banditon Hernani anstataŭ edziĝi al "olda duko" Don Ruy. Don Karlo eliras el la ŝranko (malmetafore) kaj ambaŭ viroj pretas glavodueli, kiam venas iu.
    • Tria sceno.- Aperas Don Ruy, onklo de Doña Sol kaj intencanta edzinigi ŝin. Don Karlo montras sin kiel la hispana reĝo Karlo la 1-a kiu intencas iĝi la tuj nomumota imperiestro Karlo la 5-a kaj ne denuncas Hernani al Don Ruy.
    • Kvara sceno.- Monologo de la bandito Hernani.
  • Dua akto.- La bandito. Zaragozo
    • Unua sceno.- Don Karlo kun tri nobeloj montras sin enamiĝinta de Doña Sol kaj preta trompi Hernani per embusko de la nobeloj dum li kaptos ŝin.
    • Dua sceno.- Doña Sol malakceptas la proponojn de la reĝo kaj alvokas Hernani. Kiam ŝi defendas sin de Don Karlo per ponardo, aperas Hernani.
    • Tria sceno.- Hernani dueldefias la reĝon, sed tiu malakceptas.
    • Kvara sceno.- Hernani jam ne volas kunporti Doña Sol, ĉar oni volos persekuti lin ĝismorte. Pormomente li akceptas resti kun ŝi, sed poste foriras, ĉar jam alvenas persekutantoj.
  • Tria akto.- La maljunulo. La Kastelo de Silva, en la montaro de Aragono
    • Unua sceno.- Am- kaj nupto-proponoj de Don Ruy al Doña Sol, kiu iras vesti sin por la nupto. Venas Hernani, maskita kiel pilgrimulo.
    • Dua sceno.- Hernani montras sin maskita kiel pilgrimulo.
    • Tria sceno.- Hernani montras sin ne kiel pilgrimulo, sed kiel la bandito Hernani, instigas la servistojn "vendi" lin. Don Ruy tamen konsideras lin protektita gasto.
    • Kvara sceno.- Emocimovoj de Hernani al Doña Sol; pri juveloj kaj longa preskaŭ-monologo de Hernani. Tiu sin prezentas kiel diable romantika heroo kaj pro tio li rezignas al la amatino, sed tiu plu proklamas sian amon. Ili brakumas sin unu la alian, envenas Don Ruy kaj vidas tion.
 
Karikaturo de André Gill (1867).
    • Kvina sceno.- La tri ĉefroluloj esprimas siajn sentojn. Oni anoncas la venon de la reĝo kaj Don Ruy, ankoraŭ gastema, kaŝas Hernani malantaŭ portreto de praulo.
    • Sesa sceno.- Venas la reĝo kaj petas la transdonon de Hernani. Don Ruy montras la portretojn de siaj prauloj kaj kiam venas al la portreta kaŝejo, estas intensa momento, sed li ne denuncas la kaŝitan Hernani, ankoraŭ gastema. Don Karlo anstataŭe forportas Doña Sol.
    • Sepa sceno.- Hernani nenion aŭdis el sia kaŝejo. Li proponas sian vivon al Don Ruy, sed antaŭe proponas venĝe repreni Doña Sol por porte reproponi sian vivon al Don Ruy, kiu sonoros lian kornon.
  • Kvara akto.- La tombo. Aĥeno
    • Unua sceno.- Don Karlo parolas kun Don Rikardo pri la voĉdonado al la posteno de imperiestro kaj la ŝancoj de Don Karlo estis elektita.
    • Dua sceno.- Monologo de Don Karlo antaŭ la tombo de Karolo la Granda. Meditas pri papoj kaj imperiestroj. Eniras en la tombon de Karolo la Granda.
    • Tria sceno.- Venas la konspirantoj kaj elektas hazarde Hernani por la murdo de la imperiestro. Don Ruy sin proponas eĉ kompensante per Doña Sol, sed Hernani preferas la venĝon.
    • Kvara sceno.- Aperas Don Karlo dum oni aŭdas la tri kanonpafojn ke li estis elektita imperiestro, La konspirantoj konfuzas. Hernani tenas sin inter la konspirantoj kaj memoras pri la murdo de sia patro fare de la patro de Don Karlo (vidu malsupre). Don Karlo pardonas, konfirmas la titolojn de nobelo kaj akceptas lian edziĝon al Doña Sol; nomumas lin kavaliro.
    • Kvina sceno.- Nova monologo de Don Karlo, tiam kun Karolo la Granda pri komenco de sia regado per pardono.
  • Kvina akto.- La nupto. Zaragozo
    • Unua sceno.- Dum nupta maskobalo aperas mistera malbonaŭgura maskulo. Venas la novaj geedzoj.
    • Dua sceno.- La invititoj foriras...
    • Tria sceno.- ...kaj restas solaj la novaj geedzoj. Hernani volas jam eniri, sed Doña Sol petas paciencon kaj ĝui la nokton. Oni aŭdas la kornon de Hernani, kiun sonorigas Don Ruy alvoke al lia morto.
    • Kvara sceno.- Doña Sol foriras kaj Hernani restas sola.
    • Kvina sceno.- Venas la mistera maskulo de la Unua sceno, kiu fakte estas Don Ruy alvokante Hernani al la morto.
    • Sesa sceno.- Doña Sol baraktas por reteni Hernani. Ambaŭ englutas venenon kaj mortas, kaj poste Don Ruy mortigas sin.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

En Esperanto redakti

La verko estis tradukita en Esperanton fare de Georges Lagrange kaj publikigita en la numeroj 488 kaj 490 de Franca esperantisto.[3] La unua broŝuro enhavas biografieton de la tradukinto, lian enkondukon kaj "Vivo de Victor Hugo (1802-1885)" fare de H.G. (Hervé Gonin?). La dua broŝuro enhavas eseeton "Ĉu Hernani estas historia dramo" fare de Hervé Gonin. En ĝi la aŭtoro klopodas klarigi kiun materialon Victor Hugo elprenis el la historiaj kaj literaturaj fontoj por determini kion alian la dramaturgo mem kreis. La elirpunkto pri la temo estas la kono pri Hispanio, ĉar oni scias, ke la franca poeto pasigis kelkajn jarojn en Hispanio kie lia patro akompanis la napoleonan armeon.[4]

Historiaj fontoj redakti

 
Portreto de juna Karlo fare de Bernard van Orley kun la aspekto, kiun li devis havi pli malpli en la epoko de la agado de "Hernani"; tio estas ĵus elektita imperiestro. Tamen en la bildoj de la esperantlingva broŝuro li aperas kun la aspekto kiun li montros post unu aŭ du jardekoj en la "oficialaj" portretoj de reĝo de Hispanio kaj Imperiestro.

La kontraŭ-protagonisto estas Karlo, filo de Johanino la Freneza kaj Filipo la Bela, siavice filino de la Katolikaj Gereĝoj, dum Filipo estis filo de Maksimiliano, imperiestro de la Sankta Romia Germana Imperio. Kiam Izabela de Kastilio mortis en 1506, Johanino heredis la tronon, revenis el Gento kun Filipo, sed estis tiu kiu fakte regis profitante la mensan malforton de la reĝino. Tamen tio daŭris nur kvin monatojn, ĉar Filipo mortis. La bazo de la konduto de Hernani en la verko estas supozata fitraktado kaj mortigo fare de la patro de Karlo, tio estas Filipo, al lia patro; sed evidente Filipo apenaŭ havis tempon kaj tute ne trankvilan disponon por la efektivigo de la povo tiukadre.[4]

 
Karlo la 5-a (kun la aspekto de postaj jaroj), kiel li aperas en la bildoj de la esperantlingva broŝuro.

Post la morto de Filipo, pro politikaj manovroj estis la patro de Johanino, Fernando la 2-a de Aragono, kiu regis en Kastilio ĝis sia propra morto en 1516. Estis tiam kiam Karlo heredis la tronojn kaj de Kastilio kaj de Aragono, kaj tiel li alvenis el Flandrio en Hispanion septembre 1517, okazigante malaprobon de la lokanoj, kiam tiuj vidis la nehispaniecon de la monarko kaj la efektivan povon kiun akaparis la eksterlanda akompanantaro de la juna reĝo, nome Karlo la 1-a de Hispanio.[4] Tiel la rilato kun la hispanaj povuloj estis malfacila, kaj li devis trairi la landon serĉante apogon. En Barcelono en januaro 1519 li eksciis pri la morto de sia avo Maksimiliano, la imperiestro, kaj li decidis kandidatiĝi al tiu posteno, kiu estis ne hereda sed elektebla. Por konvinki la elektistojn, Karlo bezonis multe da mono kaj tiucele li denove veturis kaj negocis tra Hispanio serĉante tion.[4]

Tiukadre okazis la elekt-intrigoj, sed en frankfurta kastelo kaj ne en Aĥeno, kiel en la verko. Kaj ankaŭ ne estis tie Karlo.[5] Karlo en Hispanio ankoraŭ devis peti monon por veturi al la tron-urbo, kaj la surtronigo fakte okazis en oktobro 1521, unu jaron post la elekto, kaj jam en Aĥeno, kaj ekde tiam li estis nomumita Karlo la 5-a. Dume en Kastilio okazis enlanda milito, nome Kastiliaj Komunumoj, fare de diversaj sektoroj (nobeloj, ekleziuloj kaj burĝaro) ribelantaj kontraŭ la partianoj de Karlo.[4] Do, tiu etoso ja estas respegulata en la komploto de la Kvara Akto, sed kun tute aliaj nuancoj: temas nur pri nobeloj kiuj agas pro personaj kaj familiaj interesoj kaj ne pro politiko, kiel en la realo. Kelkaj el iliaj nomoj estis prenitaj el la realo, sed kun ŝanĝoj eĉ en la politika tendaro.[4]

Literaturaj fontoj redakti

El la personaj alportoj fare de Victor Hugo estas du plej gravaj: nome li trapasis en 1811 la eŭskan urbon Hernani, kie li vidis blazonojn sur la ŝtonaj fasadoj de nobelaj domegoj. Krome en Madrido li vizitis la palacon Masserano, kie estis portreto-galerio, kion li uzos por la Tria Akto. Hugo uzis ĉefe materialon el klasika hispana literaturo, ĉefe de la "romancaro" kaj de la klasika baroka teatro, kiel por la temo de la bandito el "La teksisto de Segovia" de Ruiz de Alarcón kaj el "La devoteco de la Sankta Kruco" de Pedro Calderón de la Barca. En ambaŭ verkoj estas banditoj kiuj devenas fakte el nobelaj familioj. Tamen tiuj temoj aperas ankaŭ en verkoj de la Romantismo, kiel en "La Rabistoj" de Schiller (1782) kaj "Goetz von Berlichingen" de Goethe (1774) kie estas detaloj kiuj poste aperas en "Hernani". Ankaŭ aliaj detaloj, kiel la komploto, aperas en Schiller kaj en la teatro de Lord Byron. Kaj krome, la vera konstruo de la roluloj kaj Don Karlo kaj Hernani estas tute personaj kreitaĵoj de la verkisto.[4]

Referencoj redakti

  1. Escholier, Raymond, Victor Hugo raconté par ceux qui l'ont vu, Librairie Stock, 1931, p.8.
  2. Today in Literature: Hugo, Hernani, Hero [1] Alirita la 16an de aprilo 2018.
  3. Victor Hugo, Hernani, Franca esperantisto, numeroj 488 kaj 490, de julio 1997 kaj oktobro 1997, respektive 60 pp. kaj 61-104.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Hervé Gonin, "Ĉu Hernani estas historia dramo", en Victor Hugo, Hernani (dua parto), Franca esperantisto, numero 490, oktobro 1997, respektive pp. 62 kaj 102-104.
  5. Kvara akto.

Literaturo redakti

  • Borgerhoff, Joseph L. (1933). "Nineteenth century French plays." New York: Irvington Publishers. ISBN 0-89197-319-2.
  • Wren, Keith. (1982). "Hugo: Hernani; and Ruy Blas." Great Britain: Grant & Cutler. ISBN 0-7293-0123-0.
  • Comfort, William Wistar. (1933). "French romantic plays." New York: C. Scribner's sons.
  • Avrett, Robert. (Nov. 1984). Ochoa's Translation of Hugo's Hernani: A Study in Racial Psychologies. The Modern Language Journal, Vol. 38 no. 7. p. 362-365. <http://jstor.org />.

Eksteraj ligiloj redakti