Hernusanda Esperantista Klubo

Hernusanda Esperantista Klubo (HEK) fondiĝis la 17-an de majo 2006. Ĝi estas radikala esperantoklubo en Hernusando (svede Härnösand) - la ĉefurbo de Västernorrland, Ångermanland, Svedio - kun ĉirkaŭaĵoj. Kiel unua prezidanto Robin Rönnlund estis elektita kaj la klubo dekomence sin distingis de la plejparto de la sveda movado per ne partiĝi en SEF.

Kvankam ankoraŭ malgranda HEK estas unu de la plej aktivaj esperantokluboj en Svedio. HEK aranĝas almenaŭ unu studcirklo po studsezono. Ekde 2009 HEK nuligis sian membrokotizon argumentante ke la esperantomovado bezonas homojn pli ol monon. Laŭ la vidpunkto de HEK estas grave por ĉiu esperantoorganizo pripensi kaj evolui sian rolon (aŭ malrolon!) en la reta epoko.

Ekde 2007 HEK kaj SEJU aranĝas la La Oranĝan Renkontiĝon ĉiujare aŭtune ekster Hernusando. ORo estis la unuan junularkunvenon esperantistan en Svedio dum pluraj jaroj kaj multe helpis revigligi la svedan junularan esperantistan movadon. ORo iĝis konata kiel mojosa kaj iom eksperimentema internacia renkontiĝo por junuloj en bela naturo. La programo kutime miksas seriozajn prelegojn, muziko, poezio, saŭno, homfutbalo, bretajn ludojn k.t.p. Ĝis nun krokodilado preskaŭ forestis dum Oro.

La HEK-anoj laboras diversflanke por riĉigi la esperantan kulturon, ekzemple per traduko de filmoj, kreo de muziko (ekzemple La Perdita Generacio kaj Kanajlaro de esperantistaj piratoj havas sian centron ene de HEK) kaj trovo de novaj manieroj uzi kaj evolui la internacian lingvon (ekzemple ĉe Rolludoj kaj Bakio).

Ekde 2008 aperas neregule La bulteno Aŭroro, eldonata de HEK.

Prezidantoj de Hernusanda Esperantista Klubo:
Kiam Kiu
2006-2007 Robin Rönnlund
2007-2009 Tomas Q Nilsson
2009-2010 Alveola Ämting
2010-> KarinMalin Ekström

Eksteraj ligiloj redakti