Herodo Agripo la 1-a

Herodo Agripa la 1-a, dirita ankaŭ “la Granda” (latine: Marcus Iulius Agrippa), 10 a.K. – 44) estis reĝo de romia provinco de Judujo ekde 39. Li estis nepo de Herodo la Granda kaj filo de Aristobulo kaj Berenika (siavive filino de Saloma, fratino de Herodo), estis reĝo de la romia provinco de Judujo ekde 39 ĝis 44.

Herodo Agripo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto 44
en Ĉemara Cezareo, Palestino
Familio
Dinastio Heroda dinastio vd
Patro Aristobulo la 4-a vd
Patrino Berenice vd
Gefratoj Herod of Chalcis • Aristobulus Minor • Herodias • Mariamne III vd
Edz(in)o Cypros vd
Infanoj Herodo Agrippa la 2-a • Drusilla • Mariamne • Berenice vd
Parencoj Herodo la Granda vd
Profesio
Okupo King of the Jews vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
HERODO AGRIPA LA 1-A
Herodo Agripa la 1-a "Promptuarii Iconum Insigniorum."
nomo = Marcus Iulius Agrippa
postnomo = dirita la Granda
sekso = vira
naskiĝojaro = 10 a.K.
mortojaro = 44
rango = vasala reĝo
nacio = judo

En la Agoj de la Apostoloj (12, 1) tiu Herodo estas citita kiel Reĝo Herodo.

Biografio redakti

Jozefo Flavio rakontas ke, post la mortigo de la patro, la juna Agripa estis sendita de Herodo la Granda al la imperia kortego de Romo. Ĉi-tie la junulo akiris konfidencon kun la imperiestro Tiberio Klaŭdio Nerono kiu lin konsideris sammaniere kiel sia filo Druso kiu lin akceptis amiko. Okaze de la morto de Druso, Agripa, kiu eksintenis ekscese strange, estis devigita forlasi Romon.

Post mallonga silento, dum kiu li prudente kaj kaŝe kondutis, lia onklo Herodo Filipo, tetrarko de Galileo, kiu edzinigis la fratinon de Agripa, Erodiado, lin nomumis agoranomos (kontrolisto de bazaroj-merkatoj]] kaj al li disdonacis grandan monan sumon. Sekve la anklo retiriĝis sian ekonomian subtenon kaj Agripa estis devigita forlasi Judujon kaj revenis al Romo, kie estis ricevita denove kun simpatio ĉe Tiberio kaj kie rekomencis konstante freqventi Kaligulon. Tamen, li estis akuzita agadi por la ascendo al trono de Kaligulo kaj, do, deziri la morton de Tiberio: tiu lin enkarcerigis.

Fakte, post la morto de Tiberio kaj entronigo de Kaligulo, Agripa estis nomumita reganto de la teritorioj de la Betanio kaj Trakonito, kiuj antaŭe estis asignitaj al Herodo Filipo kaj sekve al la tetrarkio de Lysanias. Agripa revenis el Romo kun la titolo de reĝo en 39 kaj determinis la falon de Herodo Antipa, kies teritorioj pasis sub sia regado.

Post la mortigo de Kaligulo en 41, Herodo Agripa kontribuis al la ascendo al la imperiestra trono de Klaŭdio, kiu lin kompensis per la regado de Judujo. Tiel Agripa fariĝis unu el la plej elstaraj princoj de la orienta zono de la imperio: la teritorioj kontrolitaj estis samvastaj kiel tiuj de la avo Herodo la Granda. Li regis kun grandaj akcepto kaj konsento de la rabenaro kaj de la juda popolo. Por plaĉi al tiuj lastaj, tamen, li plenumis ankaŭ iujn krimojn kontraŭ kristanoj. Ĉirkaŭ la Pasko de la jaro 44, Jakobo la pli aĝa, frato de Sankta Johano la Evangeliisto kaj episkopo de la jerusalema eklezio, estis arestita ordone de Agripa kaj mortigita (Agoj 12, 1-ss); Agripa arestigis ankaŭ Petron. La agoj de la apostoloj rakontas ke Dio liberigis la apostolon (samloke).

Post la pasko Agripa el Jerusalemo revenis al Surmara Cezareo por ĉeesti la ludojn honore de romiaj polikistoj kaj por ĉesigi la militon de Tiro kaj Sidono.

 
Monero emisiita de Herodo Agripa en 42 p.K.

Laŭ kio rakontata en la Agoj 12, 20-24, Agripa kun plena pompo pretiĝis en la stadiono por ilin ricevi kaj adresiĝis al ili el trono, dum la amaso kriis ke: “… lia voĉo estis tiu de iu dio, ne de homo.. Sed la anĝelo de la Sinjoro lin trafis kaj nemulte post li mortis kaj estis manĝita de vermoj.”

La rakonto de la Agoj estas parte konfermita de tiu rakontita de Jozefo Flavio, kiu priskribas kiel en bela mezo de tiu triumfo Herodo Agripa estis trafita de spasmoj (Judaj Antikvecoj XIX libro, 346-350). Malsame ol la Agoj tamen, laŭ Jozefo Flavio ne aperas vermoj kaj la morto supervenis post kvin tagoj: eble temis pri peritoneito. [1]

Konsekvencoj de lia morto redakti

Mortomomente, la unika laŭleĝa heredo de Herodo Agripa estis lia adoleska filo, Herodo Agripa la 2-a, tial la imperiestro Klaŭdio decidis reporti la Juduojn sub la rekta kontrolo de Romo pere de Procurator Augusti (Prokuroro de Aŭgusto). Al Kuspio Fado (44-46) postvenis en la regado Tiberio Julio Aleksandro ĝis 48. [2]

Referencoj redakti

  1. Oni parolas pri tria rakonto en kiu oni ne parolas pri miraklaj elementoj kaj asertas ke tiu Herodo estis mortigita de homoj, ĝenataj de lia kreskanta povo.
  2. Herodo Agripa estis unu el la figuroj de la romanoj Mi, Klaŭdio (I, Claudius) kaj Claudius the God de Robert Graves kaj de la respektivaj televidaj adaptaĵoj, kie li estas reprezentata kiel amiko de Klaŭdio.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Yohanan Aharoni & Michael Avi-Yonah, The MacMillan Bible Atlas, Revised Edition, p. 156 (1968 & 1977, Carta Ltd.).
  • Katolikaj enciklopedioj:

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA pri Herodo Agripa la 1-a [3]

Eksteraj ligiloj redakti