Herodo Antipa

Herodo Antipa (Latine: (Herodes Antipatros; 20 a.K. – post 39) estis filo de Herodo la Granda , reĝo de Judujo, kaj de lia kvara edzino, la samaria Maltaĉa.

Herodo Antipa
Persona informo
Naskiĝo
en Judeo
Morto 30-an de novembro 2038 (2038-11-30)
Familio
Dinastio Heroda dinastio vd
Patro Herodo la Granda vd
Patrino Malthace vd
Gefratoj Salome • Olympias • Herodo Arĥelao • Antipater • Herodo la 2-a • Filipo TetrarkoAristobulo la 4-a • Aleksandro filo de Herodo vd
Edz(in)o Phasaelis • Herodias vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero stampigita fare de Herodo Antipa

Laŭ la Evangelioj, Tiu Herodo arestigis Johanon la Baptiston kaj renkontis Jesuon dum ties pasiono en Jerusalemo.

Biografio redakti

Asociita al la regado de la patro, al li postsekvis en 4 a.K., kiam la vasala regno estis, per decido de Romo, tripartigita por la tri filoj: Herodo Arĥelao al kiu estis allasitaj Judujo, Samario, parto de Edomo kun la titolo de Etnarko, Herodo Filipo kiu regis en Bataneo, Trakonitido, Aŭranitido kaj en iuj eroj de Paniado kun la titolo de Tetrarko, kaj Herodo Antipa al kiu estis konceditaj Galileo kaj Perea ankaŭ li kun la titolo de Tetrarko.[1] Lia regno, do, same kiel tiu de lia patro, ne estis tute sendependa, ĉar fakte kontrolita de Romo.

Dum restado en Romo, Herodo Antipa startigis amrilaton kun Herodiado, edzino de sia frato Herodo Filipo; revenante al Galileo, li ŝin kondukis kun si kaj ŝin edzinigis. La evento naskis skandalon, ĉar Herodo Antipa estis jam edziĝinta al la filino de la reĝo Areta la 4-a kaj krome Herodiado estis ankaŭ lia bofratino kaj la Mosea leĝo malpermesis tiajn kuniĝojn.

Kiel citite, laŭ la Evangelioj, Herodo Antipa enkarcerigis Johanon la Baptiston, kiu en sia predikado al la popolo riproĉadis Herodon Antipan pro lia nelican amrilaton kun Herodiado: pro tio tiu lasta deziris lin elimini, sed Herodo oponis, timante la popolan reagon kaj havante certan respektoplenan timon rilate tiun predikanton. La virinon tamen sukcesis lin konsentigi per ruzo: dum festo, filino de Herodiado (kiu laŭ tradicio nomiĝis Saloma; la Evangelioj ne informas pri ŝia nomo) prezentiĝis per danco kiu multe plaĉis al Herodo Antipa, kiu ĵuris ke li pretas liveri al ŝi premie ĉion, kion ŝi petus, “ankaŭ duonon de mia regno". La junulino instigita de la patrino, petis ke estu portata sur arĝenta plato la kapo de Johano la Baptisto, kiun Herodo jam arestigis kaj enfermigis en la fortreso de Makeronto. Herodo Antipa, por ne malobei al sia ĵuro farita antaŭ elstaraj kunmanĝantoj, konsentis kaj ordonis senkapigi Johanon.[2]

Sekve, rakontas Luko (23, 7-9), Herodo Antipa renkontis Jesuon dum ties pasiono: Poncio Pilato, por sin liberigi de la embarasa proceso kaj de la judaj premoj, elpensis transdoni la “galilean kulpulon” ĉe Herodon Antipan tiam en Jerusalemo, kaj ties tribunalon. Sed Jesuo ne respondis al la demandoj de la Tetrarko pro kio tiu ĉi lin mokis kaj resendis al Pilato.

Laŭ apokrifa fragmento de la Evangelio laŭ Petro, la kulpulo de la mortokondamno de Jesuo estus Herodo Antipa, kiu substituiĝis al Poncio Pilato, kiam tiu ĉi sin lavis la manojn.[3]

 
Ruinaĵoj de la fortreso Gamala, loko pribatalata en la milito de Areta la 4-a kaj Herodo Antipa. Fone, oni vidas la lagon de Tiberiado.

Herodo Antipa, kiu okaze de la morto de sia patro nur 17-jaraĝis, sin montris ruza kaj lerta kiel sia patrro, sukcesante regni laŭlonge de 44 jaroj. Ankaŭ li, tamen, finiĝis kiel Herodo Arĥelao. Pro sia edziĝo al Herodiano, li altiris sur sin la kolerojn de la unua edzino, Areta la 4-a reĝo de Nabateoj, kiu decidis milite marŝi kontraŭ li. La Tetrarko falis en malvenkon sed sukcesis konservi la tronon. Dum la regno de Kaligulo, li estis kondamnita, kune kun la frato, al ekzilo en Gaŭlujo. Liaj teritorioj estis pasigitaj al la manoj de Herodo Antipa la 1-a, kiu ankaŭ estis kaŭzinta lian kondamnon, dum liaj (kaj de lia edzino) bonaĵoj estis konfiskitaj.

Notoj redakti

  1. Jozefo Flavio, Juda milito, II,6.
  2. Pri la morto de Johano la BaptisTo mencias Mt 14,3-12; Mk 6,17-29; Lk 3,19-20; 9,7-9; vidu ankaŭ en Jo 3, 24), kaj Jozefo Flavio.
  3. La agoj de la apostoloj informas ke kristana profeto “Manahem” estis ludkunulo de Herodo Antipa (13, 1).

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA pri Herodo Antipa: [1]