Herold (Salcburgo)

arkiepiskopo de Salcburgo

Herold (mortinta la 31-an de aŭgusto 967 en Säben apud Klausen) estis ekde 938 arkiepiskopo de Salcburgo.

Estante filo de karintia grafo li investiĝis en septembro 938 fare de reĝo Oto la 1-a; tiutempe enpostenigrajto reen iris de la duko al la reĝo. Se Herold estis ano de la dinastio de la luitpoldidoj, ĝia kariero eble ankaŭ ŝuldiĝas al respekto por ĉi malnova bavara duka dinastio.

Kiel arkikanceliero por Bavarujo, Herold de junio 945 dum pli ol ok jarojn (ĝis 953) konfirmis ĉiujn diplomojn de la reĝo en ties nomo. En la kvereloj de la jaroj 953-955, Herold komence taktike agis. Temis pri dinastia intereskonflikto, ĉar la reĝa filo Liudolf de Ŝvabio kaj ties bofilo Konrado de Loreno ribelis kontraŭ la aplombo de la bavaro Henriko la 1-a kaj de reĝino Adelheid). Tion atestas du donacoj de reĝo Oto la 1-a al Herold, en la 29.11 kaj en la 10.12.953.

Kiam la konflikto pligrandiĝis post la perfido de la bavaraj luitpoldidoj kaj la restarto de la invadoj de la hungaroj, Herold ŝajne pli klare pozicion prenis. Ĉiuokaze li treniĝis rekte en la malvenkan katastrofon de la luitpoldidoj kaj de Liudolf kaj Konrado. Ĉe la batalo apud Mühldorf li arestiĝis en la 1.5.955 fare de la bavara duko Henriko la 1-a. Post puna blindigo (pro laŭdira kunlaborismo kun la hungaroj) li perdis la suverenecon pri Salcburgio kaj ekziliĝis je Säben. Tamen li neniam rezignis pri la episkopa digneco kaj kontinuigis la faron de oficialaj episkopaj agadoj.

Hilz, Ludwig: "Herold", ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 675