Heroo de Socialisma Laboro

(Alidirektita el Heroo de socialista laboro)

Heroo de Socialisma Laboro (ruse) estas plej valora titolo de USSR, per kiu Supera Soveto de Sovetunio dekoris eminentajn sovetianojn en 19381991 pro esceptaj atingoj en nacia ekonomio kaj kulturo. Ĝi anstataŭigis la titolon Heroo de Laboro, ekzistinta en Sovetunio en 19281938.

Heroo de Socialisma Laboro
honoriga titolo • highest honors of the USSR
Branĉo de • highest honors of the USSR vd
Lando Sovetunio
Fondita en 27-a de decembro 1938
vdr
la Ora medalo "Serpo kaj Martelo"
Ordeno de Lenin

La titolo estis lanĉita per la dekreto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio la 27-an de decembro 1938. La unua premiito estis reala gvidanto de la lando Josif Stalin, kiu tiam solenis sian 60-an datrevenon.

Komence Herooj de Socialisma Laboro estis premiitaj per plej valora nacia rekompenco Ordeno de Lenin kaj atestilo de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio. Ekde la 22-an de majo 1940 la ordenon akompanis la Ora medalo "Serpo kaj Martelo". Ĝin oni faras el pura oro, kies pezo egalas 15 gramojn.

En 1947 la titolon meritis la unua virino Paŝa Angelina traktoristino pro bonrikoltoj de tritiko. En 1958 ŝin oni premiis dufojon pro atingoj en agrikulturo.

Laŭ statuso omaĝe al dufojaj (trifojaj) Herooj de Socialisma Laboro oni establis bronzajn bustojn en ties naskiĝlokoj.

Ĝis malapero de USSR en 1991 entute ĉ.20 000 sovetianoj estis premiitaj per la titolo, 160 personoj estis dufojaj Herooj kaj 16 trifoje (inkluzive scienciston Andrej Saĥarov).

La lasta ricevintino estis kantistino el Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko Bibigul Tulegenova (kazaĥe Бибігүл Төлегенова) - la 21-an de decembro 1991 pro granda kontribuo en evoluadon de la muzika arto.

Leĝaro de nuntempa Rusia Federacio kaj kelkaj eksaj respublikoj de Sovetunio: (Belorusio, Armenio, Azerbajĝano, Ukrainio) konservis rajtojn kaj avantaĝojn de Herooj de Socialisma Laboro, kiuj ili ricevis dum ekzistado de USSR.