Herrad de Landsberg

(Alidirektita el Herrad of Landsberg)

Herrad de Landsberg estis monaĥino kaj abatino de la 12-a jarcento. Ŝi estas konata kiel la aŭtoro de la ilustrita enciklopedio Hortus Deliciarum (La Ĝardeno de la Ĝuoj).

Herrad de Landsberg
Persona informo
Herradis Landsbergensis
Naskiĝo ĉirkaŭ 1130
Morto 25-an de julio 1195 (1195-07-25)
en Mont Sainte-Odile
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo iluministo • verkistofilozofo • monaĥino • artisto vd
Verkado
Verkoj Hortus deliciarum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Herrad de Landsberg, memportreto de Hortus deliciarum, c. 1180.
La priskribo en latino estas: "Herrat hohenburgensis abbatissa post Rilindam ordinata ac monitis et exemplis eius instituta". Ĉi tiuj estas la komencaj vortoj de la priskribo de la lasta miniaturo (fol. 322–323) el la Hortus deliciarum.
Mura pentraĵo prezentanta monaĥinojn de abatejo Hohenburg. La latina surskribo legas: "Mons Hohenburc dellifer (sic) id est sublimus".

Vivo redakti

Herrad de Landsberg naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1130 en la Kastelo Landsberg, sidejo de nobela alzaca familio. En frua aĝo, ŝi eniris la abatejon Hohenburg, ĉirkaŭ dek kvin kilometrojn for de Strasburgo. En la abatejo, Herrad ricevis la plej ampleksan edukadon haveblan al virinoj dum la 12-a jarcento. Laŭ ŝi kreskadis, estis atinginta al pli altaj postenoj en la abatejaj respondecoj. En iu momento ŝi estis komisiita pri la regado kaj la edukado de siaj fratinoj.

Kelkaj fontoj informas, ke jam en 1159 Herrad ekkomencis la kolektadon kaj verkadon de tio pri kio ŝi estos plej konata: la Hortus Deliciarum, vera kompendio de ĉiuj sciencoj studataj tiutempe. Ĝi estis verkita por la monaĥinoj de la konvento, kiel pedagogia ilo por junaj novuloj, por antaŭenigi la instruadon de bibliaj, moralaj, kaj teologiaj temoj.

En 1167 Herrad estis elektita abatino; ŝi daŭris en tiu rolo dum 28 jaroj, ĝis sia morto en 1195. Kiel abatino ŝi pruvis esti kapabla kaj multe amata. Ŝi laboris en la rekonstruo de la monaĥejo, same kiel en la plifirmigo de la posedaĵo de la teroj, kiuj ĉirkaŭis la konventon. Estis en tiu tempo kiam ŝi fortigis sian laboradon pri la Hortus Deliciarum, kiun ŝi finis en 1185. En ĝi Herrad prezentas la batalon inter Virto kaj Malvirto akompanataj de vivaj ilustraĵoj, kiuj antaŭas la tekstojn.

Hortus Deliciarum (La Ĝardeno de la Ĝuoj) redakti

La originala manuskripto konsistis el 648 paĝoj sur 324 pergamenaj folioj. La plej granda parto estas verkita en la latina, kun proksimume 1250 klarigoj en la germana. La verko montras ampleksajn legadojn. La ĉefa distingo, la plej fama parto de la manuskripto estas la 336 ilustraĵoj, kiuj ornamas la tekstojn. Multaj estas simbolaj reprezentoj de teologiaj, filozofiaj, kaj literaturaj temoj. Iuj estas historiaj, aliaj reprezentas scenojn de vivaj spertoj de la artisto mem, kaj eĉ estas kolekto de portretoj de ŝiaj fratinoj de religio. La tekniko uzata estis vaste admirita kaj en preskaŭ ĉiuj kazoj ili montras artan imagpovon, malofta en la samtempuloj de Herrad.

Kelkaj artistoj kaj verkistoj kontribuis al la Hortus Deliciarum, eĉ estas tekstoj de klasikaj kaj arabaj verkistoj, sed la plej granda parto estis kompilita, verkita, kaj redaktita de Herrad mem. Interplektitaj per skribaĵoj el aliaj fontoj estas poemoj kaj himnoj muzikkomponitaj kaj verkitaj de Herrad, adresitaj al la monaĥinoj. Hortus Deliciarum estas unu el la plej fruaj fontoj de polifonio devenanta de monaĥejo. La manuskripto enhavis almenaŭ 20 kantotekstojn, kiuj ĉiuj estis origine akompanataj de muziko. Du kantoj kun muziko pluvivas sendifekta: “Primus parens hominum” (La unua konata patro), kiu estas monofonia kanto, kaj “Sol oritur occasus” (La suno kaŝiĝas) peco en du partoj.

Post esti konservita dum jarcentoj en la Abatejo Hohenburg, la manuskripto Hortus Deliciarum estis transdonita al la urba biblioteko de Strasburgo dum la Franca Revolucio. Tie ĝi estis kopiita, inkluzive kun la koloraj ilustraĵoj de Herrad, kaj publikigita en 1818. Bedaŭrinde la manuskripto estis bruligita kaj detruita kiam la biblioteko, kiu gastigis ĝin en Strasburgo, estis bombita dum la sieĝo de la urbo en 1870 dum la Franci-Prusia Milito.

Hortus Deliciarum rezultis unu el la plej famaj ilustritaj manuskriptoj de sia tempo, kaj evidente la unua enciklopedio verkita de virino ...

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 18 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


 
La Tri Magi, ilustraĵo de la reproduktadoj de la Hortus deliciarum de Christian Moritz Engelhardt, 1818

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • (1998) “A Theophany of the Feminine: Hildegard of Bingen, Elsabeth of Schönau and Herrad of Landsberg”, Woman's Art Journal 19 (1). 


Plia legado redakti

  • Chadwick, Whitney, Women, Art, and Society, Thames and Hudson, London, 1990
  • Dionysius Albrecht. History von Hohenburg oder St. Odilien-Berg., Schlettstatt 1751.
  • Harris, Anne Sutherland kaj Linda Nochlin, Women Artists: 1550-1950, Los Angeles County Museum of Art, Knopf, New York, 1976
  • Heinrich Reumont. Die Deutschen Glossen Im Hortus Deliciarum Der Herrad Von Landsberg. W. Reumont, Metz 1900.
  • A. Straub, G. Keller. Hortus deliciarum = Garden of delights. New Rochelle, N.Y.: Caratzas Bros., 1977.

Eksteraj ligoj redakti