Herta Müller

Herta MÜLLER (naskiĝis la 17-an de aŭgusto, 1953 en Nițchidorf, kiel anino de la germana minoritato de la regiono Banat, en Rumanio) estas germanlingva verkistino.

Herta Müller
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Herta Müller en 2019
Herta Müller en 2019
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (67-jara)
en Nițchidorf
Etno banataj germanlingvanoj • germanoj de Rumanio [#]
Lingvoj germana lingvorumana lingvo [#]
Loĝloko Berlino [#]
Ŝtataneco GermanioRumanio [#]
Alma mater Okcidenta Universitato de Timiŝoaro [#]
Subskribo Herta Müller
Familio
Edz(in)o Richard Wagner • Harry Merkle [#]
Profesio
Okupo verkistolingvisto • poeto • tradukisto • romanisto • eseisto [#]
Laborkampo poezioeseo [#]
Aktiva en Berlino [#]
Aktiva dum 1976– [#]
Verkado
Verkoj Nadirs ❦
The Passport ❦
The Land of Green Plums ❦
La malsata anĝelo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

En 1987 ŝi transmigris el Rumanio, kaj de tiam vivas en Berlino. Ŝi havis malfacilaĵojn kun la komunisma ŝtato, ĉar ŝi rifuzis kunlaboron kun la sekreta polico Securitate. Ŝiaj verkoj priskribas moralajn fiagojn de homoj, male al la radianta bildo, kiun la reĝimo volis prezenti. Ŝi priskribis la hipokriton en vilaĝa vivo, maltoleremon, koruptadon kaj krudan subpremon de la "ne-kiel-ni-uloj".

Ŝi estas unu el la lastaj verkistoj de banataj ŝvaboj, ĉar en la dua duono de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiuj transmigris el Rumanio al Germanio kaj tie vivas dise inter aliaj germanoj.

En 2004 oni aljuĝis al ŝi la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo. En 2009 ŝi ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Listo de verkojRedakti

  • Niederungen (1982, cenzurita, eldonita sencenzure pli poste en Germanio)
  • Der Mensch ist ein großer Fasan auf der Welt (1986)
  • Barfüßiger Februar (1987), novelaro
  • Reisende auf einem Bein (1989)
  • Eine warme Kartoffel ist ein warmes Bett (1992)
  • Der Teufel sitzt im Spiegel (1991)
  • Der Fuchs war damals schon der Jäger (1992)
  • Herztier (1994)
  • Hunger und Seide (1995)
  • Atemschaukel (La malsata anĝelo, 2009)

Eksteraj ligilojRedakti