Herzogenbuchsee
Herzogenbuchsee estas komunumo de la iama distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6514 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Herzogenbuchsee | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Herzogenbuchsee | |||||
Aerfoto de Herzogenbuchsee | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Supra Argovio | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen | ||||
Geografia situo | CH1903: 620278 / 226416 (mapo)47.188387.70619Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 42′ O; CH1903: 620278 / 226416 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 6514 | ||||
Areo | 9,83 km² | ||||
Alteco | 465 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3360 | ||||
Komunumkodo | 0979 | ||||
Mapo de Herzogenbuchsee | |||||
Geografio
redaktiHerzogenbuchsee situas en la regiono Supra Argovio meze inter Araŭo kaj Berno. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipo Oberönz, kiu estis ĝis la 31-a de decembro 2007 aŭtonoma politika komunumo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,83 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 37,6% servas por agrikulturo kaj 27,1% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo limas en nordo al Heimenhausen kaj Graben, en oriento al Thunstetten, en sudoriento al Thörigen, en sudo al Bettenhausen, Bollodingen kaj Steinhof SO (SO), en sudokcidento al Seeberg, kaj en okcidento al Aeschi (SO) kaj Niederönz.
Trafiko
redaktiHorzogenbuchsee havas tre konfortan trafikan situacion. Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La kantona ĉefvojo n-ro 22 kondukas de Herzogenbuchsee al Wangen ĉe Aro, kie en distanco de proksimume 8 kilometroj nordokcidente situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kaj de Oberönz la kantona ĉefvojo n-ro 269 kondukas al Soloturno. Herzogenbuchsee situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. Alia trajnlinio kondukis de Herzogenbuchsee al Soloturno, tiu lasta tamen en la jaro 1992 estis fermita por la persona transporto. Inter Wanzwil kaj Soloturno ĝi en la jaro 2004 estis remalfermita kiel parto de la nova rapidlinio de Olten al Soloturno. De la stacidomo de Herzogenbuchsee pluraj poŝtaŭto- kaj buslinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Herzogenbuchsee datiĝas el la jaro 886 kiel Puhsa. Por distingi ĝin de Münchenbuchsee oni menciis la lokon en la jaro 1301 unuan fojon kiel Herzogenbuchze.
El prahistoria tempo oni trovis en Herzogenbuchsee restaĵojn el la neolitiko kaj la Hallstatt-kulturo. Proksime de la tombejo Kappelifeld oni malkovris la restaĵojn de romia bieno kun mozaiko el vulkana tofo.
En mezepoko Herzogenbuchsee estis kiburga posedaĵo. Pro siaj altaj ŝuldoj la Kiburgoj devis pandigi la lokon al la burgunja familio von Grünenberg en la jaro 1375. Kune kun la kampargrafejo Burgonjo Berno akiris en la jaro 1406 ankaŭ la korton en Herzogenbuchsee.
Ekde la 1-an de januaro 2008 al Herzogenbuchsee apartenas ankaŭ la iama komunumo Oberönz.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Herzogenbuchsee
- Herzogenbuchsee en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Herzogenbuchsee – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Reformita preĝejo de Herzogenbuchsee
-
Orgeno de la reformita preĝejo
-
Katolika preĝejo de Herzogenbuchsee
-
Orgeno de la katolika preĝejo
-
Gastejo zum Kreuz
-
Hotelo du Soleil
-
Komunuma domo
-
Grenejo