Hesa Esperanto-Ligo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hesa Esperanto-Ligo (mallongigo HELO, germana nomo iom pli longa Landesverband Hessen des Deutschen Esperanto-Bundes) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Hesio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj. La ligo en sia nuna formo fondiĝis la 29-an de novembro 1998 en Frankfurto ĉe Majno. Ĝi kunordigas la aktivecojn de la lokaj Esperanto-grupoj interalie en Darmstadt, Frankfurto ĉe Majno, Marburg, distrikto Odenwald (Michelstadt) kaj Wiesbaden, kaj de unuopaj aktivuloj en pliaj urboj distancaj de tiuj centroj. Ekzistas propra dissendolisto de la retejo yahoo.

Esperanto-eventoj en Hesio redakti

Aparte tradicia ĉiujara kunveno en Hesio estas la somera renkontiĝo KISO en Marburg, sed krome pro la en Germanio relative centra situo de la federacia lando neregule ankaŭ pliaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj okazas en Hesio, ekzemple la Germana Esperanto-Kongreso en 1953 (Frankfurto), 1961 (Bad Hersfeld), 1984 (Kassel) kaj 2005 (Bad König), la Internacia Seminario de GEJ dum sia ekzisto en 1959 (Limburg), 1962 (Rüsselsheim), 1969 (Marburg), 1972 (Roßdorf apud Darmstadt), 1973 (Zierenberg ĉe Kassel), 1976, 1980 kaj 1980 (Sensenstein ĉe Kassel), 1977 (Rotenburg apud Fulda), 1984, 1995 kaj 1999 (Wetzlar), 1985 (Eschwege), 1998 (Kassel) kaj la lasta en 2008 (Biedenkopf), la Internacia Festivalo en 1992 (Frankfurt-Höchst) kaj krome okfoje en Sensenstein ĉe Kassel, la Novjara Renkontiĝo en 2005 kaj 2008 (Frankfurto ĉe Majno), aŭ la junulara evento FESTO (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita) en 2009 (Zwingenberg).

Eksteraj ligiloj redakti