Hesi-koridoro (aŭ Heksi-koridoro, Gansu-koridoro situas en la provinco Gansu en Ĉinio. Ĝi etendiĝas sur areo de 215.000 km². Kiel parto de la silka vojo en antikva Ĉinio, ĝi estas la plej grava trairejo al Ŝinĝango kaj Meza Azio, Centra Azio.

Etendiĝo de Tang-dinastio ĉ. 700: la longa, mallarĝa strio en la okcidenta parto estas la Hesi-koridoro

Ĝi situas ĉe la nordokcidenta bordo la Flava rivero kaj estas malvasta, long-etendiĝanta trapasejo dum 1000 kilometrojn longe kaj ĝis 100 kilometrojn larĝe. La koridoro etendiĝas de la krutaj montoj de Wushaoling ĉe la hodiaŭa urbo Lanzhou ĝis la montetoj de Yumenguan aĉe limo de Gansu kaj Ŝinĝango. Multaj fertilaj oazoj de la koridoro estas ĉirkaŭata de dezertoj kaj duondezertoj. Ĝi etendiĝas de la montaro Qilian Shan (kiel norda limo de la Altebenaĵo de Tibeto) en sudo kaj Longshou Shan kaj Heli Shan en la nordo, al kiuj etendiĝas la dezerto Gobi. La koridoron trafluas la riveroj Hoŝuj kaj Shule.


Literaturo redakti

  • Sabira Ståhlberg: Der Gansu-Korridor: Barbarenland diesseits und jenseits der großen chinesischen Mauer; zum Nord-Süd-Dialog eines zentralasiatischen Gebietes. Kovač, Hamburg 1996, ISBN 3-8606-4470-X