La Hesia dinastioHesuja dinastio, germane Haus Hessen, estas malnova germana dinastio, kiu regis en la iama landgraflando Hesio kaj ties postsekvaj ŝtatoj, laste kiel princoj-elektistoj en Hesio-Kaselo ĝis 1866 kaj kiel granddukoj en Hesio-Darmstadt ĝis 1918. De 1720 ĝis 1751 landgrafo Frederiko de Hesio-Kaselo estis ankaŭ reĝo de Svedio.

Hesia dinastio
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Devena nomo Hessen
Apero 1264 vd
Fino 1918 vd
Lando Germana Regno vd
Religio luteranismo
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Henriko la 1-a, landgrafo de Hesio vd
Branĉo de Brabanta dinastio (Reginaroj) vd
Branĉoj Hesio-Kaselo • Landgraflando Hesio-Darmstadt • Domo de Battenberg vd
Regadoj
Landgrafoj/granddukoj de Hesio-Darmstadt
Dum ĝis 1918
Sekvanto respubliko
Landgrafoj/princoj-elektistoj de Hesio-Kaselo
Dum ĝis 1866
Sekvanto aneksita de Prusio
Reĝoj de Svedio
Branĉo Hesio-Kaselo
Dum 1720–1751
Antaŭulo Vitelsbaĥoj
Sekvanto Holstein-Gottorp
Reĝo de Finnlando
Dum proponita por 1918, sed neniam realigita
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La du plej gravaj branĉoj de la dinastio estis Hesio-Kaselo kaj Hesio-Darmstadt. En 1968 ambaŭ branĉoj reunuiĝis al ununura hesia dinastio (kvankam ne plu reganta).

En 1918 princo Frederiko Karolo de Hesio estis elektita de la germanema registaro de Finnlando por la planita posteno de reĝo de Finnlando, sed li neniam ekregis, kaj Finnlando iĝis respubliko.