Hesperornitoformaj

(Alidirektita el Hesperornithiformes)

Hesperornitoformaj (Hesperornithiformes) estas formortinta kaj alte specialigita ordo de dentohavaj birdoj vivintaj en la kretaceo. Inter la hesperornitoformaj birdoj, evidente limigitaj al akvomedioj en la norda hemisfero, estis genroj kiel Hesperornis, Parahesperornis, Baptornis, Enaliornis, kaj verŝajne Potamornis, ĉiuj predantaj akvobirdoj. Multaj, se ne ĉiuj, specioj estis sen flugopovo. La plej granda hesperornitoforma birdo, priskribita en 1999 kaj nomata Canadaga arctica, eble atingis maksimuman longecon de pli ol 1,5 metroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hesperornitoformaj
Troveblo de fosilioj: Kretaceo
Kranio de Hesperornis regalis
Kranio de Hesperornis regalis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Hesperornithes
Fürbringer, 1888
Ordo: Hesperornitoformaj Hesperornithiformes
Sharpe 1899
Familioj

Enaliornitedoj Enaliornithidae
Baptornitedoj Baptornithidae
Hesperornitedoj Hesperornithidae

Sinonimoj

Odontornithes (Marsh, 1873) (partim)
Odontolcae (Marsh, 1875)
Gaviomorphae (Cracraft, 1982) (partim)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hesperornitoformaj birdoj estis, strikte dirite, la solaj dinosaŭroj koloniintaj la oceanojn; la akvoreptilioj de ilia tempo, kiel la fiŝosaŭroj kaj pleziosaŭruloj, ja ne estis dinosaŭroj.

Sistematiko redakti

Aves 

Archaeopteryx  


 Pygostylia 

Confuciusornithidae  


 Ornithothoraces 

Enantiornithes  


 Ornithurae 

Hesperornithes  



Neornithes  






Kladogramo de birdoj fondita el Chiappe, 2007[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [2007] Glorified Dinosaurs: The Origin and Early Evolution of Birds, ‑a eldono. ISBN 978-0-86840-413-4.