HesperornitoHesperornis (signife "okcidenta birdo") estas genro de neflugaj akvobirdoj kiu disvastiĝis en la unua duono de la epoko Kampania de la fino de la Kretaceo (83.5–78 mj). Unu el la malplej konataj malkovroj de paleontologo O. C. Marsh en la Ostomilito de fino de la 19a jarcento, estis dekomenca trovo en la historio de birda paleontologio. Lokoj por fosilioj de Hesperornito estis maraj kalkoŝtonoj de la fino de la Kretaceo el Kansaso kaj el maraj sablejoj el Kanado. Naŭ specioj estis agnoskitaj, ok el kiuj estis rekuperitaj el rokoj en Nordameriko kaj unu el Rusio.

Nuntempe eksmoda rekonstruo de Marsh de 1880 pri H. regalis.
Rekonstruo fare de by Nobu Tamura, 2011.

Hesperornis estis granda birdo, kiu atingis ĝis 1.8 metroj de longo.[1] Ĝi ne havis flugilojn, kaj naĝis per siaj povegaj malantaŭaj kruroj. Fosilia pruvaro montras ke la fingroj estis probable lobo-havaj, same kiel la nuntempaj greboj, pli ol membranaj kiel tiuj de la nuntempaj kolimboj.

Notoj redakti

  1. Perrins, Christopher (1987) [1979]. Harrison, C.J.O., eld. Birds: Their Lifes, Their Ways, Their World. Pleasantville, NY, US: Reader's Digest Association, Inc. pp. 165–166. ISBN 0895770652.