Hesio-Darmstadt
Hesio-Darmstadt aŭ Hesujo-Darmstadt (aŭ ...-Darmŝtato), germane Hessen-Darmstadt [hesn darmŝtat], estis historia germana ŝtato kun ĉefurbo Darmstadt, situanta proksimume en la sudo kaj mezo de la nuna federacia lando Hesio, kiu ekzistis kun diversaj ŝtatformoj kaj nomoj de 1567 ĝis 1945.
1. Landgrafujo Hesio-Darmstadt 2. Grandduklando Hesio 3. Respubliko Hesio | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1. Landgrafschaft Hessen-Darmstadt 2. Großherzogtum Hessen und bei Rhein 3. Volksstaat Hessen | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • ŝtato de la Rejna Federacio • grandduklando • ŝtato de la Germana Federacio 1815–1848 & 1850–1866 | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Areo:
|
7 688,36 km² (1910)
| ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 282 051 (1910)
| ||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando:
|
ekde 1871: Germana Regno
| ||||||||||||
Estiĝo:
|
1567: divido de la landgrafujo Hesio inter 4 heredantaj filoj
la 13-an de aŭgusto 1806: ekesto de la Grandduklando Hesio kadre de la napoleona erao la 9-an de novembro 1918: ekesto de la Respubliko Hesio en la Novembra Revolucio de Germanio | ||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||
| |||||||||||||
Kiel ĝia najbaro kaj rivalo Hesio-Kaselo dum pluraj jarcentoj, la landgraflando Hesio-Darmstadt ekestis en 1567 per la divido de la iama landgraflando Hesio. Dum preskaŭ 400 jaroj la du iamaj landgraflandoj restis disigitaj. Post la napoleona erao kaj la Viena Kongreso, la norda, Hesio-Kaselo, eliris kiel "elektoprinclando Hesio"; la suda, Hesio-Darmstadt, kiel "grandduklando Hesio". Ambaŭ Hesioj fariĝis partoj de la Germana Regno: La estinta elektoprinclando fariĝis prusia provinco, la grandduklando fariĝis memstara membro-ŝtato de la Regno.
La Novembra Revolucio en 1918 forigis ĉiujn monarĥiojn en Germanio. La Germana Regno fariĝis la Vajmara Respubliko, kaj la grandduklando Hesio fariĝis respubliko, Volksstaat Hessen = "popola ŝtato", do respubliko Hesio. Post la Dua Mondmilito ĝi estis kunigita en 1945/46 kun la iama elektoprinclando kaj eksa prusa provinco al nova federacia lando, kiu komence nomiĝis "Grand-Hesio", sed baldaŭ ŝanĝis sian nomon al Hesio kaj en 1949 membriĝis en la Federacia Respubliko Germanio. Fine la partoj de la iama landgraflando Hesio estis denove unuigitaj al unu komuna ŝtato.
Geografio
redaktiLa grandduklando Hesio konsistis el tri provincoj: "Supra Hesio" norde de Frankfurto kaj de la Majno, "Ŝtarkenburgo" (laŭ nomo de burgo en Heppenheim) sude de la Majno kaj "Rejna Hesio" okcidente de la Rejno. "Rejna Hesio" apartenas nuntempe al la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Notindas ke dum la jaroj 1866 ĝis 1871 nur la norda parto, ne la sudaj du partoj, membriĝis en la Nordgermana Federacio.
Eta kronologio
redakti- 1567-1806 Landgraflando Hesio-Darmstadt, membro de la Sankta Romia Imperio
- 1806-1918 Grandduklando Hesio
- 1806-1814 membro de la Rejna Federacio
- 1815-1866 membro de la Germana Federacio
- 1867-1871 nur la norda parto de la grandduklando: membro de la Nordgermana Federacio; la alia, suda parto ne
- 1871-1918 membro de la Germana Regno (Germana Imperiestra Regno)
- 1918-1945 Volksstaat Hessen = "Popola ŝtato Hesio" = "Respubliko Hesio"
- 1918-1945 membro de la Germana Regno (Vajmara Respubliko)