Het Steen [het ste:n] estas parto de la iama fortikaĵo (aŭ burgo) sur la dekstra riverbordo de la rivero Skeldo en Antverpeno. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo, konstruita inter 1200 kaj 1225 kaj tiutempe nomata Antwerpse burcht (Antverpena burgo).

Het Steen
kastelo
burgomuzeomalliberejo [+]

LandoBelgio
RegionoFlandrio

SituoAntverpeno
- koordinatoj51° 13′ 22″ N, 4° 23′ 51″ O (mapo)51.2227784.3975Koordinatoj: 51° 13′ 22″ N, 4° 23′ 51″ O (mapo)

Estiĝo1200
Poŝtkodo2000 [+]

Het Steen (Belgio)
Het Steen (Belgio)
DEC
Het Steen
Het Steen

Map
Het Steen
Vikimedia Komunejo:  Het Steen [+]
vdr
kastelo Het Steen

Historio redakti

La frankonoj ekloĝis ĉe la bordo de la rivero Skeldo ĉirkaŭ la jaro 600, iom pli sude ol la nuna Antverpeno. En la jaro 836 la Normanoj fajrigis la tutan setlejon kaj pro tio la loĝantoj serĉis novan setlejon iomete pli norde, tie kie nun troviĝas la burgo Steen. Por protekti sin ili kreis sablan remparon ĉirkaŭ la setlejo.

Ekde la deka jarcento Antverpeno rajtis nomi sin markgraafschap, grafejo, kune kun Valenciennes kaj Ename (nun parto de la municipo Oudenaarde). Tiuj tri urboj je la bordo de la rivero Skeldo faris la naturan limon inter la dukejo Brabanto, parto de la germana imperiestra regno, dekstre de la riverbordo, kaj la Graflando Flandrio, parto de Francio je la maldekstra flanko.

Verŝajne en la 12a jarcento la tera remparo estis anstataŭigita de ŝtona muro. Tiu muro ankoraŭ nun parte ekzistas, same kiel pordego en la muro, kiu estis la enirejo al la urbo. Apud la enirejo estis konstruita la burgo Steen inter 1200 kaj 1225, kiu estis uzata kiel prizono, almenaŭ ekde la jaro 1303.

Ĉirkaŭ 1520, en la erao de Karlo la 5-a okazis granda trakonstruo de la fortikaĵo kaj ekde tiam ĝi estis nomata 's Heeren Steen (la fortikaĵo de la sinjoro).

La konstruaĵo estis uzata kiel prizono ĝis 1827.

En la 19a jarcento oni malkonstruis la plej grandan parton de la konstruaĵo dum la rektigado de la kajoj kaj la plilarĝigo de Skeldo. La restinta konstruaĵo ricevis la nomon Het Steen.

En la jaro 1952 la konstruaĵo fariĝis la Ŝtata Muzeo pri Mara Navigado.