István Hevesi

hungara akvopilkisto, naĝisto kaj akvopilka trejnisto
(Alidirektita el Hevesi István)

István Hevesi, prononco [IŜTva:n HEveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hevesi István estis hungara akvopilkisto, naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono kaj oficiro.

István Hevesi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1931 (1931-04-02)
en Eger,  Hungara reĝlando
Morto 9-an de februaro 2018 (2018-02-09) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

István Hevesi naskiĝis la  2-an de aprilo 1931(nun 1931-04-02) en Eger kaj mortis la 9-an de februaro 2018 en Budapeŝto.[1]

Biografio redakti

István Hevesi en la sportklubo li estis devige ankaŭ oficiro. Li pensiuliĝis en rango kolonelo, poste dum mallonga tempo li estis taksiisto. Li akiris pli frue trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1967, sed li ne profitis el tio. Li ricevis premiojn inter 1954-2004.

Sporta kariero redakti

István Hevesi sportis ekde 1945, do ekde kiam li estis 13- respektive 14-jara, en sia naskiĝurbo, ekde 1952 jam en la ĉefurbo. Komence li havis rezultojn naĝe, pli poste akvopilke. Li estis hungara ĉampiono trifoje naĝe (4 × 200 m stafeta, rapida) en 1947, 1948, 1952. Lia akvopilka teamo estis la tria dufoje hungara ĉampionumo (1954, 1955), dum 1953-1960 li estis membro de la nacia teamo 73-foje.

Interalie kun la teamo li gajnis la Eŭropan ĉampionumonen 1954 kaj estis teamano en la Somera Olimpiko 1956[2] kun ora medalo: Aparte elstarigindas pri la olimpiko de 1956 la duonfinala matĉo de akvopilko inter la teamoj de Hungario kaj Sovetunio, kiu iĝis aparte brutala kaj poste ricevis la nomon "Sango en akvo" - kaŭzo por la agresema etoso estis la invado de la ruĝa armeo de Sovetunio en Hungarion por perforte subpremi la Hungaran revolucion de 1956 monaton antaŭe. La teamoj de Hispanio, Nederlando kaj Svislando cetere pro tiu armea invado bojkotis la olimpikon, sed la hungara teamo ja partoprenis ĝin. Malgraŭ la sangaj vundiĝoj la hungara teamo de akvopilko sukcesis venki la duonfinalan matĉon kaj fine atingis oran medalon. István Hevesi estis inter tiuj teamanoj, kiuj ne tuj post la olimpiko revenis al Hungario, sed ekde februaro 1957[3] li jam denove aktive partoprenis en la nacia teamo, kaj en 1958 gajnis duafoje la Eŭropan ĉampionumonen.

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo li kun la akvopilka teamo akiris bronzan medalon. Post tio li finis sian aktivan sportan karieron en 1960.

Fontoj redakti

Referencoj redakti