Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri tria sekso en Barato. Por informoj pri la komenco de la islama erao, vidu la artikolon heĝiro.

Hiĝro[n 1] estas termino uzata en Suda Azio – speciale en Pakistano kaj Barato – por priskribi iun transfeminan neduuman sekson, analogian kun, sed ne samsencan de, transgenraj virinoj (vir-al-virinaj transgenruloj).[1][2] En apartaj areoj de Pakistano kaj Barato oni ankaŭ konas triajn seksojn kiel Aravani, Aruvani kaj Jagappa.[3] En Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo, la hiĝroj estas oficiale rekonataj de la registaro kiel tria sekso,[4][5] nek komplete viraj nek inaj. Kvankam ili estas socie almarĝenigitaj, leĝoj kaj kortumaj decidoj promesas al ili protekton.

La hiĝroj havas registritan historion en la Hinda subkontinento ekde antikvo, kiel sugestas la periodo de la Kama Sutra. Tiu historio inkludas multajn bone konatajn rolojn en subkontinentaj kulturoj, parte seksajn, parte spiritajn kaj parte pluvivemajn. Endas mencii, ke hiĝroj estas nur unu formo de transgenrulo en Suda Azio; ekzistas ankaŭ aliaj regionaj kaj lokaj neduumaj seksaj identecoj, kaj kiel ĉie, Suda Azio havas ankaŭ transseksulojn, kiuj ne ŝatas nomiĝi hiĝroj. La pli ĝenerala urdua termino por transgenruloj, subtenata de sociaj laboristoj kaj anoj de la pli vasta transgenra komunumo, estas ĥŭaĝah sira (urdue خواجہ سرا), kiu povas identi la individuon kiel transseksulon, transgenrulon (ĥusras), transvestulon (zenanas) aŭ eŭnukon (narnbans).[6][7]

En Suda Azio, multaj hiĝroj loĝas en bone difinitaj kaj organizitaj komunumoj de nur hiĝroj, gvidataj de guruoj.[8][9] Tiuj komunumoj daŭrigis sin tra generacioj per adopto de infanoj loĝantaj en mizera malriĉeco, malakceptitaj de, kaj/aŭ fuĝintaj de, siaj originaj familioj.[10] Multaj laboras kiel amoristinoj por pluvivado.[11]

La vorto "hiĝro" devenas de hindustana vorto, hiĝra, siavice derivita de ŝemida araba radiko hjr en ties senco de "eliro el onia tribo,"[12]. La sud-azia uzo tradicie tradukiĝis en aliajn lingvojn kiel "eŭnuko" aŭ "hermafrodito". Tamen en tiuj terminoj "la nenormaleco de la viraj seksorganoj estas centra al la difino,"[13] kaj hiĝroj ordinare naskiĝas kun normalaj viraj seksorganoj, nur kelkfoje naskiĝintaj kiel interseksaj.[14] Iuj hiĝroj partoprenas en inica rito en la hiĝran komunumon nome nirwaan, kiu temas pri la forigo de la peniso, skroto kaj testikloj.[11]

Ekde la malfrua 20-a jarcento, hiĝraj aktivuloj kaj okcidentaj NRO-oj advokis la oficialan rekonon de la hiĝroj kiel speco de tria sekso, nek vira nek ina.[15] La hiĝroj sukcese gajnis tiun rekonon en Bangladeŝo kaj kvalifikiĝas por prioritato en edukado.[16] En Barato, la Supera Kortumo en aprilo 2014 rekonis hiĝrojn kaj ankaŭ transgenrulojn ĝenerale kiel juran trian sekson.[17][18][19] Nepalo, Pakistano, Barato, kaj Bangladeŝo ĉiu rekonis la ekziston de tria sekso, inklude en pasportoj kaj aliaj oficialaj dokumentoj.[20]

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. hindie हिजड़ा   urdue ہِجڑا   bengale হিজড়া   kanare ಹಿಜಡಾ   telugue హిజ్ర   panĝabe ਹਿਜੜਾ 

Citaĵoj redakti

  1. Choksi, Mansi, "The Ties that Bind Transgendered Communities", 19-a de decembro 2013. Kontrolita 7-a de februaro 2014.
  2. "Lesbian, Gay, Bisexual and Transgender Communities in India". Kontrolita 15-a de junio 2016.
  3. Sharma, Preeti (2012). “Historical Background and Legal Status of Third Gender in Indian Society”. 
  4. 7 Countries Giving Transgender People Fundamental Rights the U.S. Still Won't. mic.com. Alirita 17-a de junio 2016.
  5. Hijras and Bangladesh: The creation of a third gender. pandeia.eu (2-a de decembro 2013). Arkivita el la originalo je 2016-07-05. Alirita 17-a de junio 2016.
  6. (2012) “Awareness about sexually transmitted infections among Hijra sex workers of Rawalpindi/Islamabad”, Pakistan Journal of Public Health. 
  7. "A Second Look at Pakistan's Third Gender".
  8. Serena Nanda, "The hijras of India: Cultural and Individual Dimensions of an Institutionalized Third Gender Role", Journal of Homosexuality 11 (1986): 35–54.
  9. L Cohen, "The Pleasures of Castration: the postoperative status of hijras, jankhas and academics", in Paul R. Abramson, Steven D. Pinkerton (eds), Sexual Nature, Sexual Culture, (University of Chicago Press, 1995).
  10. RB Towle, and LM Morgan, "Romancing the Transgender Native: Rethinking the Use of the 'Third Gender' Concept", en S. Stryker kaj S. Whittle (eds), Transgender Studies Reader, (Routledge, 2006), pĝ. 116.
  11. 11,0 11,1 Nanda, S. "Hijras: An Alternative Sex and Gender Role in India (en Herdt, G. (1996) Third Sex, Third Gender: Beyond Sexual Dimorphism in Culture and History. Zone Books.)
  12. "Lahzar Zanned, "Root formation and polysemic organization", en Mohammad T. Alhawary kaj Elabbas Benmamoun (redaktoroj), Perspectives on Arabic linguistics XVII-XVIII: papers from the Seventeenth and Eighteenth Annual Symposia on Arabic Linguistics, (John Benjamins, 2005), p. 97
  13. Serena Nanda, Neither Man nor Woman: The Hijras of India, (1999).
  14. "Serena Nanda, "Deviant careers: the hijras of India", ĉapitro 7 en Morris Freilich, Douglas Raybeck kaj Joel S. Savishinsky (redaktoroj), Deviance: anthropological perspectives, (Greenwood Publishing, 1991).
  15. Agrawal, Anuja (1997). “Gendered Bodies: The Case of the 'Third Gender' in India”, Contributions to Indian Sociology 31, p. 273–97. doi:10.1177/006996697031002005. 
  16. Karim, Mohosinul, "Hijras now a separate gender", 11-a de novembro 2013. Kontrolita 11 November 2013.
  17. "India recognises transgender people as third gender", 15-a de aprilo 2014. Kontrolita 15-a de aprilo 2014.
  18. McCoy, Terrence, "India now recognizes transgender citizens as 'third gender'", 15-a de aprilo 2014. Kontrolita 15-a de aprilo 2014.
  19. "Supreme Court recognizes transgenders as 'third gender'", 15-a de aprilo 2014. Kontrolita 15-a de aprilo 2014.
  20. Julfikar Ali Manik and Ellen Barry, "A Transgender Bangladeshi Changes Perceptions After Catching Murder Suspects", New York Times, 3-a de aprilo 2015.