Hibakuŝoj (japandevena nomo: originale 被爆者 [hibakuŝa] lit. atombombito) estas la postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du usonaj atombomboj kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto), kaj Nagasako (la 9-an), en 1945.

Viktimo de la radioaktiveco de Hiroŝimo

Pli vastasence oni uzas la nomon ankaŭ por viktimoj trafitaj de radioaktiveco pro proksimo al nuklea centralo aŭ pro ajna akcidento rilata al atom-energio. En Hiroŝimo ekzistas specialaj hospitaloj por hibakuŝoj. En Japania jura uzo, hibakuŝoj estas emisiatoj identigilojn sano-poŝlibro por hibakuŝo(被爆者健康手帳) laŭ "la juro pri subtenado por hibakuŝoj de atombombo"(原子爆弾被爆者に対する援護に関する法律).

Kancero leŭkemio k.c. atakas postvivantajn viktimojn. Idoj de hibakuŝoj estas nomataj "hibaku-nisei"被爆二世(hibakuŝido), oni timas ke genetika malsano atakus ilin. Tamen tio estas ankoraŭ ne pruvita per medicino ĝis nun.

La vorton uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, konkrete hiroŝimaj, ankaŭ parole.

Pri Hibakuŝoj en Esperanto redakti

Ĉar ili suferis pro diskriminacioj pro manko de scio pri la malsanoj, kaj car oni ne volis malplaĉi al Usono, ĝi estis tabuo. Laŭ Ulrich Lins[1] Esperantistoj ludis gravan rolon por konatigi eksterlande pri la travivaĵoj de la hibakuŝoj. Interalie estis eldonitaj:

  • "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de Tanaka Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
  • "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Ĉu Atom-bombo minacas?" (Nostradamo kaj la bombo) de Norbert Bartoschek, Graz 1947
  • "Viktimoj de la atombombo" (Travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima), tradukis Yui Chunoshin, 1968

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti