Hidasnémeti
Hidasnémeti (hidasnémeti) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc. En la vilaĝnomo híd signifas: ponto, német: germano.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 16 km²
- Alto super marnivelo: 153 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.502/21.2324
- Loĝantaro: 1200
- Poŝtkodo: 3876
- Telefonprefikso: 46
Situo
redaktiHidasnémeti situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Hernád, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Slovakio, fine de fervojo el Szerencs. Gönc troviĝas 4, Encs 26, Kassa 20, Miskolc 60 km-ojn.
Historio
redaktiGermanoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. La unua mencio devenis el 1220 en formo "Olnemet" (=suba germanejo). Baldaŭe la ponto iĝis grava doganprena loko. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin laŭ la nova landlimo de Ĉeĥoslovakio. Ĝis 2008 la stacidomo estis limpasejo, poste ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado finiĝis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Hidasnémeti naskiĝis István Györffy (botanikisto).