Hidraŭlika turbino
Hidraŭlika turbino estas hidraŭlika motora turbomaŝino, kiu uzas la energion de la akvo, kiu trafluas ĝin, por produkti rotacian movon, kiu, transdonita de la komuna ŝafto, movas elektran generatoron, kiu transformas la mekanikan energion en elektran energion. Tiel ĝi estas la fundamenta organo de hidrelektra centralo.
Klasifikado
redaktiĈar ili estas turbomaŝinoj, ili sekvas la saman klasifikadon kiel tiuj, kaj evidente apartenas al la subgrupo de hidraŭlikaj turbomaŝinoj kaj la subgrupo de motoraj turbomaŝinoj. En komuna lingvo oni kutime parolas pri hidraŭlikaj turbinoj laŭ la sekvaj kategorioj:
Agadturbinoj
estas tiuj en kiuj la laborlikvaĵo ne spertas signifan preman ŝanĝon dum ĝi trapasas la padelradon. La nuntempe plej uzataj akvoturbinoj de tiu tipo estas:
- Pelton Turbino: La akvo estas transportata per premdukto al ajuto de la turbino, kie la trafluanta akvokvanto estas regulita per pikilo en la centro de la ajuto kaj la potenciala energio (nivelenergio) transformiĝas en kineta energio (movenergio). La akvoŝpruco atingas kun tre granda rapido nur kelkajn padelojn de la libere turniĝanta rado. Pelton-turbinoj estas impulsturbinoj projektitaj por labori kun tre grandaj niveldiferencoj, sed kun relative malgrandaj akvofluoj.
- Ossberger / Banki / Michell Turbino : La OSSBERGER-turbino similas al suprefrapa akvorado sed la akvo moviĝas tra la mezo de la padelrado. Injektilo donas al la akvojeto rektangulan sekcion. Ĝi eniras tra la padeloj al la centro de la rado, trapasinte tion ĝi foriras denove trapasante la padeloj. La avantaĝo de tiu turbino estas, ke ĝi estas simpla kaj malmultekosta, havante pli bonan efikecon ol la akvorado. Pro ĝia specifa nombro da revolucioj, ĝi estas konsiderita unu el la malrapidaj turbinoj.
Reagturbinoj
etas tiuj en kiuj la laborlikvaĵo spertas signifan preman ŝanĝon kiam ĝi pasas tra la padelrado. La nuntempe plej uzataj akvoturbinoj de tiu tipo estas:
- Francis Turbino : Premtubo transportas akvon al la turbino, kie ĝi fluas sub granda premo tanĝe al padelrado en helika tubo. Reguleblaj gvidpadeloj kondukas la akvon radiuse al padelrado, kie, kaj per la potenciala kaj la kineta energio de la akvo, estas farata laboro. La akvo forlasas la padelradon en aksa direkto. Francis-turbinoj estas dizajnitaj por labori kun meza niveldiferenco kaj meza akvofluo.
- Kaplan Turbino : Ĝi estas aksa turbino, kiu havas la proprecon povi variigi la angulon de siaj ŝoveliloj dum funkciado. Kaplan-turbinoj estas dizajnitaj por labori kun malgrandaj niveldiferencoj kaj grandaj akvofluoj.
Por klasifiki turbinon en ĉi tiujn kategoriojn necesas kalkuli la reaggradon de ĝi. La agadturbinoj utiligas nur la rapidon de la fluo de akvo, dum la reakciaj ankaŭ profitas de la malpliiĝo de premo, kiu okazas ene de ili.