Hidraŭliko estas fako de scienco kaj inĝenierado okupiĝanta pri la meĥanikaj ecoj de likvoj. La Mekaniko de Fluaĵoj estas la teoria branĉo kiu donas la ĝeneralajn ecojn, dum Hidraŭliko pli fokusiĝas en la inĝenieran utiligon.

Tabelo de Hidraŭliko kaj Hidrostatiko, el la enciklopedio de 1728 Cyclopaedia.

La vorto "hidraŭliko" devenas el la greka ὑδραυλικός' (hydraulikos) kiu siavice venas el ὕδραυλος, kio signifas akvorganon, el ὕδωρ (akvo) kaj αὐλός (tubo).

Laŭ Francisko Azorín hidraŭliko estas Scienco pritraktanta la leĝoj [tiele: sen akuz.] de la fluidoj.[1] Li indikas etimologion el greka hidraulikos (akvaĵo) kaj de tie la latina hydraulica,[1] kaj li aldonas teknikajn terminojn hidrostatiko, pri la fluidoj senmovaj; hidrodinamiko , pri la fluantaj fluidoj; hidrotekniko, por arto pri kondukado, barado k. levado de likvidoj.[1]

Historio redakti

La unuaj historie konataj saĝuloj de tiu scienco en la Okcidento estas Ctesibius (ĉ. 270 aK) kaj Herono de Aleksandrio (ĉ. 10–70 de nia erao). En malnova Ĉinio oni povas citi la nomojn de Sunŝu Ao (6-a jarcento aK), Ksimen Bao (5-a jarcento aK), Du Ŝi (ĉ. 31 pK), Zhang Heng (78 - 139) kaj Ma Jun (200 - 265 AD), kaj poste Su Song (1020 - 1101) kaj Ŝen Kuo (1031 - 1095).

En 1619 Benedetto Castelli (1578–1643), lernanto de Galileo Galilei, publikigis la libron Della Misura dell'Acque Correnti ("Pri la mezurado de kuranta akvo"), kiu estas konsiderata la naskiĝo de la moderna hidraŭliko.

Blaise Pascal (1623–1662) estas la ĉefa saĝulo de la nova Hidraŭliko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 89.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti