Hidrokarbona naturrezervujo

Hidrokarbona naturrezervujo estas rokaĵo, kiu konsistas el hidrokarbona kolektujo, kaj estas limigita de iuj aŭ ĉiuj flankoj per relative nepenetreblaj rokaĵoj kaj servas kiel la natura rezervejo de nafto, tergaso kaj grundakvo[1] [2] [3]. La termino estis proponita de la sovetia geologo-naftisto Ignatij Brod. Surbaze de rilatumo de kolektujo kaj limigantaj ĝin nepenetreblajn rokaĵojn oni klasifikas tri ĉefajn tipojn de la hidrokarbonaj naturrezervujoj: la tavolaj, la masivaj, la litologie ĉiaflanke limigitaj.

Plejparto de la hidrokarbonaj kuŝejoj estas ligitaj al la masivaj rezervujoj, kies nafto- aŭ gasohava partoj dikas je dekoj aŭ centoj da metroj. La hidrokarbona kuŝejo de la Samotlora minejo estas 147 m alta. La ĉefaj kuŝejoj de la plej grandaj minejoj de Okcidentsiberia naftogasa provinco (la Urengoja, Jamburga, Transpolusa, Bovanenkova) estas dikaj pli ol 300 m.

Parto de la naturrezervujo, en kiu povas amasiĝi la hidrokarbonoj, nomiĝas la hidrokarbona kaptujo.

Referencoj redakti

  1. Бакиров, Э. А.; Ермолкин В. И., Ларин В. И., Мальцева А. К., Рожков Э. Л.. (1990) Бакиров Э. А.: Геология нефти и газа, 2‑a eldono (ruse), p. 64. ISBN 524700843X.
  2. Баженова, О. К.; Бурлин Ю. К., Соколов Б. А., Хаин В. Е.. (2000) Соколов Б. А.: Геология нефти и газа, 2‑a eldono (ruse), p. 220. ISBN 5-211-04212-3.
  3. Еременко, Н. А.; Бурлин Ю. К., Соколов Б. А., Хаин В. Е.. (1986) Максимов С. П.: Геология нефти и газа, 2‑a eldono (ruse), p. 136.