Hieronimo (la 3-a) Praetorius

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Hieronimo (la 3-a) Praetorius (* 22-a de novembro 1614 en Hamburgo, † 25-a de novembro 1629 samloke) estis germana komponisto kaj orgenisto apartena al la Nordgermana Orgenskolo.

Hieronimo Praetorius
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1614 (1614-11-22)
en Hamburgo
Morto 25-an de novembro 1629 (1629-11-25) (15-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hieronimo estis la filo de Jacob Praetorius la pli maljuna. Li vizitis la „Gelehrtenschule des [klerula lernejo de la] Johanneums“. Hieronimo jam mortis mallonge post sia 15-a naskiĝtago. Du poemoj dediĉataj al la mortintoj konkludigas, ke li pro sia alta talento estus reokuponta la postenon de la mallonge antaŭe mortinta Hieronimo (la 1-a) Praetorius.

Klaus Beckmann novasignas Magnificat | 1 Toni | Hieronymi | Prætorij titulitan orgenverkon el la „Zellerfelder Orgeltabulatur“, atribuitan antaŭe al Hieronimo la 1-a, al Hieronimo (la 3-a) pro stilkritikaj kialoj. Ĝi konsistas el tri versoj: unu tenorversio kaj du ĥoralfantazioj.

Literaturo

redakti