Hiers-Brouage

Hiers-Brouage [jɛʁs bʁuaʒ] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 648 loĝantojn en la jaro 2011[1].

Hiers-Brouage
La remparoj de Brouage
La remparoj de Brouage
delegita komunumo • komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Marennes
Komunumaro Communauté de communes du Bassin de Marennes
Urbestro Jean-Marie Petit (2014–2020)
Insee-kodo 17189
Poŝtkodo 17320
Demografio
Loĝantaro 648 (2011)
Loĝdenso 20,7 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 51′ N, 1° 4′ U (mapo)45.850556-1.074444Koordinatoj: 45° 51′ N, 1° 4′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 26 m
Areo 31,35 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Hiers-Brouage (Charente-Maritime)
Hiers-Brouage (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Hiers-Brouage (Francio)
Hiers-Brouage (Francio)
DEC
Map
vdr

La fortikaĵo kaj la marĉo de Brouage apartenas al la Reto de grandaj lokoj de Francio[2].

Geografio redakti

 
Situo de Hiers-Brouage en Charente-Maritime

Hiers-Brouage konsistas el du partoj: la vilaĝo Hiers kaj la citadelo Brouage, kiuj estas ĉirkaŭataj de marĉoj. La komunumo havas maran bordon nordokcidente.

La najbaraj komunumoj estas Moëze norde, Beaugeay nordoriente, Saint-Jean-d'Angle oriente, Saint-Just-Luzac sude, Marennes sudokcidente kaj Bourcefranc-le-Chapus oriente.


Historio redakti

 
La citadelo de Brouage

En la 14-a jarcento, Brouage estis haveno por komerco de salo. En la 16-a jarcento, ĝi iĝis milita haveno. Pierre de Conty d'Argencour konstruis tie citadelon en la 17-a jarcento. Hodiaŭ la maro estas 3 kilometrojn for de Brouage.

 
Monumento al Champlain antaŭ la preĝejo de Brouage

Brouage estis ankaŭ la deirpunkto de pluraj esplorvojaĝoj al Nova Francio (francaj kolonioj en Norda Ameriko): tie naskiĝis inter 1567 kaj 1580 Samuel de Champlain, la fondinto de Kebeko.


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2011 - 17189-Hiers-Brouage (france). Alirita 28-an de majo 2014.
  2. Réseau des grands sites de France. Marais et place forte de Brouage (france). Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 28-an de majo 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti