Higuera de la Serena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Higuera de la Serena [iGEra] (Figarbo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 901 loĝantoj sur areo de 71,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km².

Higuera de la Serena
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06441
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Manuel García Murillo
Demografio
Loĝantaro 901  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 39′ N, 5° 44′ U (mapo)38.6450008-5.7414179Koordinatoj: 38° 39′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 473 m [+]
Areo 71,1 km² (7 110 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Higuera de la Serena (Ekstremaduro)
Higuera de la Serena (Ekstremaduro)
DEC
Higuera de la Serena
Higuera de la Serena
situo en Ekstremaduro
Higuera de la Serena (Hispanio)
Higuera de la Serena (Hispanio)
DEC
Higuera de la Serena
Higuera de la Serena
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Higuera de la Serena [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas higuereños.

Situo redakti

Higuera de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 473 m; je 141 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 363 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 71,1 km².

Ĝi apartenas al la jura teritorio de Castuera kaj komarko de La Serena. Ĝi limas kun la teritorioj de Valle de la Serena, Oliva de Mérida, Retamal de Llerena, Campillo de Llerena kaj Zalamea de la Serena.

Geografio redakti

  • Loke oriente de la provinco de Badajoz.
  • Altitudo: 486 metroj.
  • Latitudo: 38º 39' 00" N
  • Longitudo: 005º 43' 59" Okc

La teritorio montras mildan deklivon al SOr kaj al NOk, ekde la 700 m ĝis la 400 m. Ĝi estas parto de la ampleksa duonebenaĵo ekstremadura, kiu disponas el reliefo karaktera de erozia ebenaĵo. La rojoj estas sekaj somere kaj konsistas el la plej grava rivero Guadámez, kiu estas alfluanto de la Gvadiano kaj kelkaj el ties alfluantoj kiuj fluas SOr-NOk, kiel la apudaj montaroj. En la norda bordo, lime kun Zalamea, la samnoma akvorezervejo apudas.

Distas 141 km el Badajoz, 363 km el Madrido, 156 km el Kordovo kaj 193 km el Sevilo.

Populacio redakti

La populacio koncentriĝas ĉefe en la 859 domoj de la kerno, kies loĝantoj ascendis en 1986 nur al 46,1% de la ekzistintaj en 1960. La elmigrado, ĉefa kialo de la demografia malpliiĝo, provokis falon de la indico de natura kresko. La laboranta populacio en 1981 atingis 30,6 %, el kio 74,8 % korespondis al agrikulturo.

Ekonomio redakti

Ĉefe agrikulturo kaj brutobredado (3,515 ŝafoj kaj 738 porkoj), kiel en la cetero de la regiono, sed ankaŭ malmulta industrio (12 permesiloj por nutradoproduktoj kaj 8 de komerco) kaj servoj. Estis minejo de plumbo kaj zinko. Lastatempe konstruado ege gravis. Kaj rura turismo akompane de ĉasado.

Festoj redakti

Ĝemelitaj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti