Higurashi no Naku Koro ni

Higurashi no Naku Koro ni (ひぐらしのく頃に [higuraŝi no naku koro ni]; laŭvorte: Kiam Kanacikado Ĉirpas) estas serio de japanaj videoludoj en ĝenro de video-romano (aŭ son-romano) eldonita de komputilluda rondo 07th Expansion. Samnoma anime-serio bazita sur la videoludoj estis kreita de Studio DEEN kaj estis elsendita ekde aprilo ĝis septembro 2006. La letero ([na]) estas ruĝa en la oficiala titolo.

Higurashi no Naku Koro ni
Distribuo Steam
vdr

Fono redakti

Ĝi estas doĝina ludo (amatora ludo), vendata ĉe Comiket. Multaj ŝatantoj atributis la sukceson de ludo al ĝiaj hororo kaj detektivado. La finoj de ludoj ne klarigas difinitajn solvojn. Ludantoj primeditas kaj diskutas solvojn per indicoj kun samludantoj sur ŝatulaj komunumoj en interreto. La populareco kreskiĝis, kaj kopioj atingis 100'000 sume de tutaj serioj, ludo-magazinoj pozitive prezentis. La softvaro por Ludkonzolo, PlayStation 2, titolita Higurashi no NaKu Koro ni Matsuri estis anoncita ekvendi en malfrua 2006.

Rakontoj redakti

La rakontoj okazas dum junio de 1983 (58-a de Ŝoŭa), ĉe malgranda kampara vilaĝo Hinamizaŭa (雛見沢村 [Hinamizaŭa-mura]) kiu havas loĝantojn malpli ol 2000, apartenas al Ŝiŝibone-urbo (鹿骨市 [ŝiŝibone-ŝi]). La ĉefrolanto Maebara Keiichi translokiĝis al la vilaĝo kaj iradas tiu ĉi lernejon kaj amikiĝas kun siaj samklasanoj RJUGU Rena, SONOZAKI Mion, FURUDE Rika kaj HOĜO Satoko. Keiichi kuniĝis al ilia post-lekcia-kluba aktivo inkludaanta kartludon ekskurson en arbaron kaj kaŝludon. Tamen, la amuzaj tagoj subite finas post la ĉiujara festo Watanagashi, kiu estas loka festo por beni kaj danki al loka dio nomata Ojaŝiro-sama. Dum la pasintaj 4 jaroj, unu persono estas murdita kaj alia unu malaperis ĉiujare je la tago de Ŭatanagaŝi-festo. Ludantojn mirigas la gapo inter frua amuza parto kaj posta horora parto.

Scenaroj redakti

La ludo estas dividita en 8 ĉapitrojn: 4 “Demando”-ĉapitroj kaj 4 “Solvo”-ĉapitroj. Ĉiuj 4 “Demando”-ĉapitroj havas la samajn ĉefajn rolantojn, sed finas per malsamaj vojoj. “Solvo-ĉapitroj klarigas verojn kaj solvojn.

Demando-ĉapitroj redakti

  • Higurashi no Naku Koro ni(ひぐらしのなく頃に;Kiam Kanacikado Ĉirpas)
Onikakuŝi-hen (鬼隠し編; Ĉapitro Homoforprenado de Demono) (ekvendita somero 2002 Comike 62)
Tiu ĉi ĉapitro prezentas al ludantoj la mondbildon de Higuraŝi no Naku Koro ni. Ĉefrolulo Maehara Keiichi asimiliĝis al kampara vivo de Hinamizaŭa kaj aktivo de post-lekcia klubo kun novaj amikoj. Tamen, murdo okazas en nokto de Ŭatanagaŝi-festo, kaj ĝoja tagoj subite finas. RJUGU Rena estus malbonulo por tiu ĉi ĉapitro.
Ŭatanagaŝi-hen (綿流し編; Ĉapitro Kotono-Drivigado) (ekvendita vintro 2002 Comike 63)
Komence de la ĉapitro, MAEBARA Keiichi jam asimiliĝis kaj ĝojas kun amikoj. Nova amikino Ŝion Sonozaki kiu estas ĝemelo de Mion, aperas je tiu ĉi ĉapitro unue de la serio. Okazis murdoj je nokto de Ŭatanagaŝi-festo, kaj malaperis iliaj amikoj. SONOZAKI Mion estas desegnata malbonulo por tiu ĉi ĉapitro.
Tatarigoroŝi-hen (祟殺し編; Ĉapitro Plago-Mortigo) (ekvendita somero 2003 Comike 64)
Maebara Keiichi amikiĝas kun HOĜO Satoko kiel fratinon. Tamen, ŝi estas turmentita de sia onklo. Keiichi decidis murdi la onklon por helpi Satokon.
Himacubuŝi-hen (暇潰し編; Ĉapitro Tempo-Pasigo) (ekvendita somero 2005 Comike 66)
En tiu ĉi ĉapitro, ludantoj ludas je vidpunkto de AKASAKA Mamoru kiu estas polica enketisto el Tokio. Li venis por enketi homrabon de knabo de politikisto, kaj renkontas knabinon FURUDE Rika.

Solvo-ĉapitroj redakti

  • Higuraŝi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく頃に解; Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Solvo)
Meakaŝi-hen (目明し編; Ĉapitro Detektivo) (ekvendita vintro 2004 Comike 67)
Solvo por Ŭatanagaŝi-hen. En tiu ĉi ĉapitro, Sonozaki Ŝion estas ĉefrolulo.
Cumihoroboŝi-hen (罪滅し編; Ĉapitro Pekliberigo) (ekvendita somero 2005 Comike 68)
Solvo por Onikakuŝi-hen. RJUGU Rena estas grava rolulo en tiu ĉi ĉapitro.
Minagoroŝi-hen (皆殺し編; Ĉapitro Ekstermo) (ekvendita vintro 2005 Comike 69)
Solvo por Tatarigoroŝi-hen. FURUDE Rika estas fakta ĉefrolulo en tiu ĉi ĉapitro.
Macuribayaŝi-hen (祭囃し編 [macuribajaŝi-hen]; Ĉapitro Festo-Akompanado) (ekvendita somero 2006 Comike 70)
Ĝi malkovras la drato-tiranton de la tutaj rakontoj.

Ŝatanto-disko redakti

  • Higurashi no Naku Koro ni Rei (ひぐらしのなく頃に礼; Kiam Kanacikado Ĉirpas, la Danko)(ekvendita vintro 2006 Comike 71)
ekstraj epizodoj: Saigoroshi-hen(賽殺し編 [saigoroŝi-hen]; Ĉapitro Ĵetkubo-mortigo), Hirukowashi-hen (昼壊し編 [hirukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Tago-rompo)

Kromaj rakontoj redakti

Tri kromaj rakontoj estis seriigitaj sur mangagazetoj, kun intrigoj de la originala verkanto.

  • Onisaraŝi-hen (鬼曝し編; Ĉapitro Demono-ekspono) Seriigata de Kito En sur la mangagazeto Comp-Ace.
  • Yoigoŝi-hen (宵越し編; Ĉapitro Tranokto)

Seriigata de Mimori sur la mangagazeto Monthly GFantasy.

  • Higurashi no Naku Koro ni Kai (ひぐらしのなく頃に怪 現壊し編 [ucucukoŭaŝi-hen]; Ĉapitro Realo-rompo)

Seriigata de Kito En sur la mangagazeto Comp-Ace.

Referencindaĵoj redakti

  • Kanacikado - (Tanna japonensis) Higurashi(Hepburn), Higuraŝi estas cikado en Japanio. Ĝi ĉirpas tagiĝe aŭ vespere dum alirasaj cikadoj ĉirpas varmatage. Higuraŝi (ヒグラシ,日暮) devenas el "Vespero". La kreinto uzas ĝian ĉirpon por sonoefekto.

Eksteraj ligiloj redakti