Hijes
Hijes [Iĥes] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Hijes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Salvador Jimeno Chicharro | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,06 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 3° 0′ U (mapo)41.2525-2.9983333333333Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 159 m [+] | ||
Areo | 20,77 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hijes [+] | |||
Loĝantoj redakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 22 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,06 loĝ/km².
Situo redakti
Hijes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1160 m super marnivelo; je 102 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,77 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°15′09″N 2°59′54″Ok.
La municipa teritorio limas norde kun la provinco Sorio kaj partikulare kun Miedes de Atienza, Retortillo de Soria, Somolinos kaj Ujados.
Nordokcidente: Retortillo de Soria | Norde: Retortillo de Soria | Nodoriente: Retortillo de Soria |
Okcidente: Somolinos | Oriente: Miedes de Atienza | |
Sudokcidente: Ujados | Sude: Ujados | Sudoriente: Miedes de Atienza |
Historio redakti
Jam en la 19-a jarcento oni elfosis antaŭromian nekropolon en Arroyuelos [aroĜŬElos] (Rojetoj). La preĝejo Natividad konservas duoncirklan absidon de romanika stilo, ege reformita en la siglos 16-a kaj 17-a jarcentoj.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 319 loĝantoj en 1940 al 22, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hijes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hijes kie oni falis al la nunaj 22.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.